Blogarkivoj

Nova Ludo Por iPhone, Verkita de Esperantisto

Programisto, esperantisto kaj Mojose-skipano Chuck Smith havis hodiaŭ programon akceptitan de Apple, nomumita “Random Chess” (Chess960). Temas pri amuza videoludo kiu, laŭ specialaj reguloj, hazardigas la komencan pozicion en ŝako. Ĝi estas ludebla en iPhone kaj iPod Touch kaj aĉeteblas en iTunes kontraŭ nur $0,99. Chuck rimarkas ke “cetere, se vi havas interesajn ideojn por kiel disvastigi Esperanton per iPhone-programo, nepre diru en la komentoj”.

Sakoj Por Mesaĝistoj

La nova Commuter Messenger Bag estas praktika sako kiu travivos vian moveman vivon dum multaj jaroj. Konstruita por rezisti pluvon kaj la rigorecon de biciklaj mesaĝistoj (samkiel Timbuk2), ĝi certe honoros la elspezitan monon. Kun tiom da poŝoj, bukloj kaj maŝoj, ĉi tiu ŝultra sako konformiĝos kun preskaŭ ĉio en viaj malmolaj, laboraj tagoj. Kun granda malantaŭa poŝo kun sekcioj por interalie poŝtelefono, la sako proponas facilan aliron al viaj aparatoj; interne, ekzistas dekroĉebla parto por portebla komputilo. Vi povas elekti diversajn kolorojn, kaj eĉ versiojn el reuzitaj plastaj boteloj. Prezoj startas je $160 por malgranda sako kaj $180 por mezgranda en la retejo de Rickshaw.