Blogarkivoj

5 Divoj De “Klubo 27” Ekspoziciitaj En Londono

Rokmuziko provizas al numerologio sufiĉe da malgajaj kontribuoj. Laŭ stranga koincido, multaj muzikistoj kaj kantistoj mortis ĝuste 27-jarojn aĝaj.  Ili “membras” tiel nomatan Forever 27 (“ĉiam 27 jarulojn”) klubon, pri ili oni daŭre faras biografiajn studojn kaj dediĉas ekspoziciojn.

Ekzemple tiu en Londona galerio Proud Gallery de CamdenTown. Malfermita ĝis la 9a de Novembro, ĝi proponas mediti pri Jim Morrison, Kurt Cobain, Janis Joplin, Jimi Hendrix kaj Brian Jones. Pensigas ne nur pri ĉi-fenomeno, sed ankaŭ pri rilato inter famuloj kaj amaskomunikiloj.

Se en via Londona vojaĝo estas tempo por viziti ĉi-ekspozicion, bonvolu kunhavigi viajn impresojn kaj fotojn kun ni.

Nova Videoklipo De Metallica

Ŝajnas ke Metallica liveros sian novan albumon “Death Magnetic” kanton post kanto. En iTunes, jam eblas aĉeti MP3-version de “My Apocalypse”, kvankam la tuta albumo nur estos lanĉita la 12an de Septembro. En la oficiala retpaĝo de la metala rokgrupo, oni povas aŭskulti la kanton “Cyanide”, kaj finfine en YouTube spekteblas nun la videoklipo de “The Day That Never Comes”, kiu memorigos vin pri Fade to Black.