Blogarkivoj

Reta Avataro Parolas En Pluraj Lingvoj

SitePal estas platformo por krei parolantajn avatarojn. La sistemo permesas al entreprenoj krei “virtualajn laboristojn” en siaj retejoj, kiuj povas bonvenigi vizitantojn, gvidi ilin tra la paĝoj kaj respondi demandojn. En la provoversia paĝo de Oddcast, tajpu mallongan paragrafon, elektu lingvon (anglan, eŭskan, islandan, korean, turkan…), akĉenton (brazilan, afrikan, aŭstralian…), kaj la softvaro parolos. Simple nekredeble!!! Kompreneble la sono ne estas tute perfekta, sed certe sufiĉe impresa. Baldaŭ eĉ robotoj parolos Esperanton. Ni venkos.

AMUZIĜU: http://www.oddcast.com/home/demos/tts/tts_example.php

Artefarita Haŭto Ne Plu Estas Fikcio

Form-ŝanĝanta ŝtofo por prototipa aŭto de BMW ne estas pinto de nuntempaj teknologioj. Alispecan ŝtofon oni inventis por provizi al robotoj palpeblecon. Ekzemple, roboto-ludilo iCub baldaŭ kapablos tuŝi “permane”  ajnan superfacon, senti ĝies specifaĵojn, preni  ajnan objekton kaj memori  ĝies pezon kaj temperaturon,  pere de reto de sentiloj (sensor). Ĉi roboto jam kapablas vidi,  aŭdi, aŭskulti, tuŝi kaj baldaŭ havos ankaŭ la kapablon gustumi, kiu proksimigos ĝin pli kaj pli al homoj. Bonvenon al estonteco, leganto!

Intertempe, en Sestri Levante (Italio), sciencistoj kaj esploruloj kunvenas enkadre de tuteŭropa projekto RobotCub, referenca por multaj fakuloj pri artefarita intelekto.  RobotCub estas homida platformo, ellaborita en IIT (Itala Istituto de Teknologio),   tamen aplikebla ne nur al robotoj. Kiam eksperimentoj finigxos, gxi  utilos por personoj, vunditaj en akcidentoj, cxar eblos, ekzemple, meti   artefaritan  duan   hauxton por anstataŭigi tiun brulvunditan  aŭ por kovri protezojn; kaj ege gravas, ke  tia haŭto havos ĉiujn (aŭ preskaŭ ĉiujn) sens-kapablojn.

BONUSO: Se vi interesiĝas pri robotoj, ni rekomendas RSS-igi la brilan esperantan blogon Skribitaj Pensoj de Luis Guillermo Restrepo Rivas, el Kolombio.