Blogarkivoj

Ne Legu Plu Nian Blogon

ĉar verŝajne vi jam estas ret-dependa. Itala senlukra organizo kaj socia reto Netdipendenza konstatas ke ne plu eblas ignori ĉi-fenomenon kaj indas batali kontraŭ ĝi kune. Antaŭnelonge oni lanĉis aron de 25 eventoj en tuta lando por helpi al homoj, kiuj sentas nepovon aŭ malemon disiĝi de siaj gadget eĉ dum ferioj.

La programo celas “maltoksikiĝon”, instruadon de rilaksiĝo por tekno-streĉitaj. Oni proponas promenojn, ekzercojn en varma akvo, sesiojn de jogo, spiradon kaj aliajn similajn aktivecojn, kiuj malstreĉas kaj helpas kontraŭstari la krizon de abstino de poŝtelefono aŭ retmesaĝoj.

Mia persono opinio estas ke aperu pli da ĉi-specaj iniciatoj kaj amaskomunikiloj sentivigu publikan opinion pri tio. Jam nun kelkaj fakuloj pri sociologio, psikologio, antropologio atentigas kaj alarmas, ke ret-dependeco minacas ne nur al personaj rilatoj kaj sano de unuopaj individuoj, sed entute nia generacio kontribuas al plirapidiĝo de antropologiaj ŝanĝoj, ofte negativaj. Jam famas japanaj studentinoj, kiuj kapablas rapidege tajpi sms-ojn, kaj usonaj infanoj, kiuj regas komplikajn TV-DVD komandilojn multe pli bone ol la gepatroj.

Do, lasu vian komputilon por paro da horoj, revenu al plenvalora vivo eksterrete! Kaj poste ne forgesu rakonti viajn spertojn ĉi-tie en blogkomentoj:)