Blogarkivoj
Pola Esperanto-Junularo Lanĉas Fotokonkurson
Pola Esperanto-Junularo produktis en la lastaj jaroj kelkajn brilajn esperantaĵojn, kiel la ĉemizojn por Ago-Semajno 2006 aŭ Internacia Junulara Kongreso en 2009. Verŝajne plej famis “Lingva revolucio” kaj plej laste ankaŭ botelmalfermilon “Esperanto – Probably the best language in the world”. Nun PEJ lanĉas konkurson pri fotoj de tiuj produktoj! Fotoj de la esperantaĵoj estu faritaj en plej neordinaraj lokoj kaj plej mojosaj situacioj, en plej diversaj anguloj de la mondo kaj plej neforgeseblaj momentoj, en plej strangaj kuntekstoj kaj ĉe plej famaj vidindaĵoj. Bonvenas ĉiuj mojosaj kaj kreemaj aperigoj de la produktoj.
La proponojn oni atendas ĝis la 15-a de junio – sendu la vian al foto@pej.pl por gajni t-ĉemizojn, botelmalfermilojn kaj famon. Pli detalaj informoj pri la konkurso troveblas sub aŭspicioj de TEJO.
Varsovia Vento Debutas Retejon Pri Sia Podkasto
Pollanda junulara esperanto-klubo Varsovia Vento aperigis belegan retejon pri sia podkasto, VV-Elsendoj, ĉe www.podkasto.net . Vi jam scias: simple venu.
Eterne Rima: La Intervjuo de Mojose
Hip-hopa kantisto Eterne Rima diskonigas sian muzikon pere de Esperantigita, socia reto Ipernity. Mojose-teamano Laurent D intervjuis la artiston pri muziko, Japanio, kaj novaj teknologioj.
MOJOSE: Unua demando, ĉu vi povus prezenti vin, kiel vi nomiĝas, via lando…
ETERNE RIMA: Saluton! “Eterne Rima” estas mia artista pseŭdonimo, kiu montras ke mia muziko estas “ĉiam en rimoj”, ĉiam ligita kun hiphopo kaj repado. Mia vera nomo estas Igor Wasilewski. Mi estas polo, sed mi vivas en Japanio. Tial mi uzas ankaŭ la japanan version de mia nomo, ĝi estas Washirei Goro. Nun pasas pli malpli 9 jaroj ekde la tempo, kiam mi fariĝis esperantisto.
MJS: Vi havas blogon en Ipernity kaj MySpace, tiamaniere mi malkovris vian muzikon; mi rimarkis ke vi havas propran stilon de hiphop – ĉu vi povus ekpliki kiuj estas viaj influencoj? Kaj kiun stilon vi celas krei?
ER: Mia plej ŝatata tipo de hiphopo estas la stilo de suda Usono, tiel nomata Southern Hip-Hop kaj Dirty South. Ankaŭ Crunk enkalkuliĝas ĉi tie. Do, temas ekzemple pri la urbo Atlanta, temas pri Memphis, ankaŭ la stilo el Florida estas plaĉa, kaj fine tre agrabla stilo el Houston en Teksaso. Mi volas nepre daŭrigi mian verkadon en la Dirty South-stilo. La kaŭzo estas tia, ke ĉi tiu stilo de hiphopo baziĝas forte sur sintetikaj sonoj kaj famaj drummaŝinoj Roland TR-808, TR-909 ktp. Ĝi estas jam alia hiphopo ol tiu de antaŭ 10 aŭ 20 jaroj, pli elektronika ol antaŭe. Estas malpli da samplaĵoj kaj tradicia disko-gratado preskaŭ tute ne aperas. Mi amas sonojn de sinteziloj kaj la produktadon de drumbatoj. Tial la preparado de la muzika bazo estas por mi tre grava. Kutime unue mi verkas muzikon kun drumbatoj kaj poste mi verkas repojn. Do, mi sola preparas la tutan muzikon de Eterne Rima, ĉar mi mem volas doni la formon al miaj kreaĵoj. Tio estas ege plezura okupo kaj estonte mia stilo certe daŭre iros tiun vojon.
MJS: Kutime pri kio temas viajn tekstojn? ĉu estas festa hiphopo, ganstera stilo?
ER: Kiel mi menciis, hiphopo fakte multe ŝanĝiĝis kaj temas ne nur pri la muzika flanko, sed ankaŭ pri tekstoj. Same estas en mia kazo. Antaŭ 9 jaroj mi produktis mian unuan demo-albumon en Esperanto, titolitan “Por Miaj Gefratoj”. Tiam miaj tekstoj tuŝis aferojn sociajn kaj problemojn de la mondo, ili kritikis militojn, maljustecon en la mondo ktp. La nuna hiphopo verdire ne plu ŝatas okupiĝi pri tiaj temoj. Nuna hiphopo fariĝis hedonisma kaj eĉ iasence egoisma. Kompreneble ne ĉiam estas tiel, ĉar ja diversaj temoj ekzistas kaj estas artistoj, kiuj daŭre okupiĝas pri sociaj temoj kaj mondaj problemoj, sed la tiel nomata “mainstream”, la ĉefa moda dominacanta stilo ŝatas nun precipe jenajn temojn: mono, riĉaĵoj, ĝuo de luksa vivstilo ktp. Tio estas kritikata de iuj homoj, sed nu, tia estas realeco. Precipe la stilo Crunk ofte ne zorgas pri iuj speciale priparolendaj problemoj. Crunk havas siajn Roland-drummaŝinojn, sintezilajn sonojn kaj repadon pri plezura pasigado de tempo, pri belaj virinoj, pri la vivstilo de repuloj. Mi parolas pri tio, ĉar ankaŭ Eterne Rima nun repas pri mono, riĉa vivstilo, repmuziko kaj tiel plu. Ofte estas braggadocio, vi scias – memlaŭdo kaj fierado. Kaj ankaŭ estas unu afero – mi estas esperantisto, do mi komence repis pri Esperantujo. Tiel estis jam en la jaro 2000, ekzemple en la kanto “Ni Batalos” mi repis pri batalado por Esperanto. Kaj poste, kiam mi produktis “Venas Novaj Tempoj” en decembro 2008 kaj “Vera Senc’ ” en la komenco de 2009, mi repis tiam ankaŭ pri sindediĉo al Esperanto. Tamen fine mi decidis forlasi tiun temon, ĉar oni ja ne povas senfine repi nur pri Esperanto. Do mi uzas Esperanton kiel lingvon kaj repas en ĝi, sed pri aliaj temoj. Povas esti, ke mi verkos ankoraŭ iujn kantojn kun la temo de Esperanto, se mi eksentos iun bezonon denove pritrakti tion.
MJS: Mi aŭdis vian novan muzikon “Reĝo De La Strat’, kiu tre bonas (noto: aŭskultebla en lia retpaĝo). Ĉu vi povus ekspliki la temon?
ER: “Reĝo De La Strat'” estas ĝuste ekzemplo de tio, pri kio mi diris. Temas pri gravulo plej riĉa en la tuta kvartalo, kiu veturadas en sia Maserati kaj faras negocojn. Nokte li festas, estas multe da ĉampano kaj kompreneble belulinoj ĉeestas. Ĉiu volas fari negocojn kun la strata reĝo kaj nur li fiksas la regulojn. En lia propra paradizo kaj mondumo nur li estas la unua kaj ĉiuj lin tie respektas.
MJS: Mi aŭdis pri eldonaĵo de KD kun multaj kantistoj de hiphop, ĉu vi partoprenos?
ER: Jes, pri la projekto de Esperanta hiphopa kompilo mi scias bone, ĉar mi ricevis inviton kontribui per mia muziko. Fakte mia verkado de Esperanta hiphopo ne estas afero nova, mi jam menciis pri mia demo-albumo el la jaro 2000. Estis pri tio informoj en la 10-a numero de Rok-Gazet’ en 2003 kaj ankaŭ en interreto. Poste mi paŭzis en produktado de Esperanta hiphopo ĉefe pro tio, ke pro mia profesia laboro mankis al mi tempo por fari muzikon. Tio estis ankoraŭ en Pollando, mi laboris en hospitalo. Pli malpli en tiu tempo sub la pseŭdonimo Lunatiko mi kontribuis al Elektronika Kompilo per 2 kantoj. Tamen en hiphopo mi ankoraŭ paŭzis. Post la translokiĝo al Japanio en 2007 mi investis poste monon en tre bonan muzikilon, mikrofonon kaj preparadon de mia nova studieto. Mi celis la plej modernan muzikilon kaj plej modernajn sonojn. Kaj tiel mi revenis al hiphopo en la fino de 2008. Do, miaflanke mi estas preta kontribui al la kompilo. Eble por ke ĝi estu vere kompilo, oni bezonas plurajn Esperantajn rep-artistojn kaj eble ili ankoraŭ ne amasiĝas en sufiĉa kvanto por eldoni la kompilon.
MJS: Ĉu vi konas alian esperantan hiphopan grupon kun kiu vi ŝatus muzikumi?
ER: Kompreneble mi observas tion, kio okazas en Esperanta hiphopo, sed hiphopaj Esperantaj artistoj estas ankoraŭ tute malmultaj. Aktivas franca dupersona Pafklik, aktivas Tone el Brazilo, aktivas ankaŭ kelkaj homoj, kiujn oni povus kalkuli eble sur fingroj de unu mano, sed vasta Esperanta hiphopa sceno estas ankoraŭ afero de estonteco. Nu, pri la sama afero mi diris rilate al la hiphopa kompilo. Oni devas atendi kaj vidi, ĉu novaj hiphopaj artistoj ekaktivos serioze aŭ ne. Ni, la nunaj Espo-hiphopuloj estas ankoraŭ minoritato, ĉu ne?
MJS: Ĉu vi ankaŭ intencas aŭ jam preparas KD-on?
ER: Mi fervore preparas materialon por mia albumo en la jaro 2009. Ĉiumonate mi klopodas produkti almenaŭ 2 muzikaĵojn. La albumo certe estos – mi planas ĝin por la aŭtuno ĉi-jare. Restas ankoraŭ afero, kiun mi pripensas, nome la eldono de klasika KD-formo aŭ nur interreta albumo kun interreta vendo por elŝuto. Mi ekhavos baldaŭ profesian manaĝeradon de sperta persono pri laŭleĝaj kaj samtempe teknikaj konsiloj rilate al kopirajtaj kaj patentaj aferoj, kiu prilaboros la interretan vendon. Ĉu eldoni ankaŭ kompaktdiskan formon, tion mi ankoraŭ ne decidas.
MJS: Kion vi pensas pri la elŝutado de muziko per reto sen permeso? Ĉu vi kredas ke nova venda sistemo de muziko devas alveni? Ĉu vi havas opinion aŭ ideon?
ER: Elŝutado de muziko sen konsento de artisto estas certe afero malbona. Tio estas fakte plago de nuna Interreto. Muzikistoj faras muzikon certe pro sia entuziasmo kaj amo al muziko, tamen muzikaĵoj ne kreskas tuj sur arboj kiel fruktoj, oni ja devas ilin iel produkti. Por tio estas bezonate investi monon en muzikilojn, studiojn, reklamadon ktp. Necesas tiam poste ia rekompenco, tio estas precipe grava por muzikistoj, kiuj ne vendas multe kompare kun mondfamegaj steluloj. Mi pensas, ke Esperantujo estas tia, ke Espo-artistoj unue investas monon en siajn muzikajn projektojn, sed tamen ili ne povas vendi multe, ĉar la muziko vendiĝas fakte nur ene de nia Esperantujo. Sed se temas pri la interreta vendo de muziko – ho, tio estas jam tute alia afero kaj mi tre subtenas ĝin. Interreta vendo en la formo de elŝuto fariĝas pli kaj pli populara kaj ĝi estas maniero tre komforta kaj plej rapida. KD-oj estas kompreneble produktataj, sed kiel longe tio daŭros, mi ne scias.
MJS: Ofte esperantistoj kiuj volas aĉeti esperantajn muzikojn plendas ke ili devu aĉeti KD-on plenan nure aŭ plendas ke ili devu atendi semajnojn pro ricevi ĝin. Nune ke ekzistas novajn rektajn manierojn por disvastigi muzikon pli facile kaj rapide; ĉu vi proponos viajn muzikojn en iTunes aŭ aliaj retmuzikvendejoj?
ER: Jes, per reta vendo homoj povas tuj ekhavi la albumon, kiun ili volas aĉeti. Ili tute ne bezonas atendi kaj plie, ili povas pli rapide transporti muzikaĵojn en sian MP3-ludilon, kio estas ja tiom populara. Aliflanke en kompaktdiskoj estas tia ĉarmo, ke oni povas elpreni el la skatolo interesan libreton kun fotoj, tekstoj, informoj ktp. Estas homoj, kiuj tre ŝatas trafoliumi tion. Mi tamen pensas, ke kutime post la ekkono de KD-libreto oni poste koncentriĝas prefere pri muziko. Do, konsiderante ambaŭ formojn, tamen la rapida elŝuto kun MP3-oj estas maniero pli komforta kaj ĝi estas jam fenomeno de nuna tempo kaj futuro. Mi certe eldonos la interretan version de mia albumo. Pri la retmuzikvendejoj mi pli konkrete pensos tiam, kiam la albumo estos jam tute preta.
MJS: Vi nuntempe loĝas en Tokio. Ĉu via vivo en Japanio influencas vian kreadon? Ĉu vi povus konsili bonajn grupojn de hiphopo de tiu regiono – mi aŭdis pri “DABO”, ĉu?
ER: En Japanio hiphopo estas ege populara. Ekzistas tre multaj hiphopaj artistoj, jes, estas ekzemple Dabo, estas Zeebra, estas tre plaĉa hiphopa sceno el Chiba kun Mr. Omeri, You York kaj aliaj, estas interesa YZ el Yokohama ktp. Krom hiphopo ankaŭ dancehall kaj reggae estas lastatempe tre popularaj. Laŭ mia sento japana hiphopo havas kutime serenan, melodian karakteron kun multe da atento pri dancado mem. Ĝi ofte estas ankaŭ funkeca. Kompreneble ne ĉiam estas tiel, sed ŝajnas al mi, ke iom manketas ekzemple hardkoraj ĝenroj. Mi persone okupiĝas pri Dirty South kaj Crunk, sed ĉi tiuj stiloj en Japanio havas relative nemultajn reprezentantojn, do fakte la artistoj, kiujn mi nun indikis ne donas influon al mia kreado. Tamen hiphopo estas afero tuttera, do verdire ĝi estas ĉie la sama. Ĉu en Japanio, ĉu en Usono, ĉu sur ĉiuj kontinentoj. Nur la subĝenroj kaj loke preferataj stiloj iom diferencas, sed fakte ĉio estas hiphopo.
Paĝoj de ETERNE RIMA: