Blogarkivoj
Ĉu Remodiĝos Papero?
Imagu ke vi planas vojaĝon al sovaĝa naturejo en iu tropika lando… Vi jam metis viajn specialajn botojn, pafilon kaj kontraŭserpentatakan ĉapon en vian valizon… Vi nun prenas vian plej amatan havaĵon – vian iPhone, por rigardi kiom horas, kiel veteras en via destinejo, kiuj personoj kontaktindas tie, kaj tiel plu. Subite frapas vin panika penso:
Kio okazos se vi, meze de la ĝangalo, perdos vian karan komunikilon? Se ĝi elglitos el via poŝo dum fortostreĉa montetogrimpo, se ŝtelos ĝin el via mano senhonta simio, se la pluvego dum tri tagonoktoj kaptos vin en insulo, kie ne eblas reŝargi vian ilon per via sunenergia reŝargilo?
En tiaj situacioj, kaj en aliaj kiam vi timas kunpreni vian iPhone, ekzistas brila solvo: papero.
Kaj se vi tro maldiligentas plani kajeron kun ĉiuj necesaj informoj, http://repocketmod.com proponas facilan solvon:
Simple eniru la retpaĝon, elektu kiajn paĝojn vi bezonas (ĉu por telefonlisto, ĉu por kalendaro, ĉu por notoj), kaj printu al papero! :-)
Poste sekvu la tre simplajn instrukciojn pri faldado. Havos vi nun tute poŝkonvenan informilon, kiu eĉ ne bezonas bateriojn.