Blogarkivoj

Israela Erotika Kanalo Plaĉas Ankaŭ al Araboj

Liberpensantaj kaj liberprogramantaj uloj de Tel-Avivo proponas sian solvon por la palestin-israela konflikto. Dum diplomatiaj iloj ne multe funkcias kaj pac-tenantoj ne ĉiam sukcesas, oni celas interkomprenon kaj pacon pere de lingvo de ĉies bazbezonoj. Sekvante la frapfrazon “Amoru, ne militu“, oni invitas spekti erotikan tv-kanalon “Parpar” , kie aktoras tute pace araboj kaj judoj kune. La nura kondiĉo por aktori kaj aperi en la elsendo: esti naskita en la Sankta Tero. Titoloj de filmetoj estas ĉarme lokaj: “Sekso koŝera, “La floro de milo kaj unu nokto” kaj klarigas intereson de ambaŭ flankoj. Aliroj al la paĝaro estas registrataj ne nur en Tel-Avivo kaj ĉirkaŭaĵoj, sed ankaŭ ene de araba mondo, kie pro sekureco kaj moralaj normoj ĝi maskas sin per “benzin-provizo“.

Noto: ni publikigas neniun bildon kune kun ĉi-informo, nek donas rektan ligon, malgraŭ la kutimoj de blogoj, ĉar supozeble kelkaj el niaj legantoj ankoraŭ ne atingis 18 jarojn.