Blogarkivoj

Modlebla Pufo Por Modernigi Vian Salonon

Hispana meblo-vendisto Mipuf ofertas tiun ĉi grandan pufon por viaj chillout-momentoj. La meblo modliĝas je via korpo, tiel komforte ke vi subite ekdormos dum la spektado de tiu BBC-dokumentalo pri la sovaĝaj ranoj de Madagaskaro. Farita el nilono (nylon), oni liveras ĝin en 2 koloroj (nigra aŭ oranĝa). 99€ en la retejo.