Blogarkivoj

Nov-Zelanda Juvelaĵa Kolekto

Nov-Zelanda studio F3 Design pruvas, ke preskaŭ iu ajn materialo povas esti manipulita en la servo de kreiva esprimo. Kombinante industrian rustimunan ŝtalan draton (je diversaj dikecoj) kaj kupran manikojn, la desegna studio faras por ambaŭ seksoj juvelaĵojn, kiuj povus esti venditaj samtempe aŭ en aparta vendejo, aŭ en la 5a Avenuo de Novjorko. Nuntempe la kolekto konsistas je serio da brak- kaj orel-ringoj, kvankam evidentiĝas la potencialo por kolĉenoj, ringoj kaj aliaj korpaj juvelaĵoj.

guywireguywire

La kolekto Guywires povas esti aĉetita tra la Nov-Zelanda vendejo endemicworld.com

guywire

3G-iPhone-Telefonoj Unue En Nov-Zelando, Unu Tago Antaŭ ol Usono

Ĉu vi sin konsideras Apple-fanatiko? Ĉu vi devas havi la “lastan” kaj “plej povan” tuj kiam ĝi estos liverata? Ni havas fidindan informon, ke la unua iPhone 3G de la mondo estos aĉetebla je 00:01, Vendredo la 11an de Julio en Nov-Zelando. Je tiu preciza horo, Vodafone NZ malfermos la pordojn de ĝiaj butikoj en Auckland, Wellington kaj Christchurch. Nun vi jam scias kie aĉeti ĝin por GPS-igi vian biciklan karavanon al IJK.

iphone vico