Blogarkivoj

La 15 Plej Frenezaj Konstruaĵoj De La Mondo

1. La Kurba Domo (Sopot, Pollando)

2. Arbara Spiralo / "Hundertwasser" (Darmstadt, Germanio)

3. Turo "Galatea" (Figueres, Hispanio)

4. Ideala Palaco / "Ferdinand Cheval" (Hauterives, Francio)

5. La Korba Konstruaĵo (Ohio, Usono)

6. Publika Biblioteko de Kansas City (Missouri, Usono)

7. Wonderworks (Orlando, Usono)

8. Habitat 67 (Montreal, Kanado)

9. Kubaj Domoj (Rotterdam, Nederlando)

10. La Freneza Domo / "Hang Nga Guesthouse" (Dalat, Vjetnamio)

11. La NIFO-domo (Sanjhih, Tajvano)

12. "Nakagin" Kapsula Turo (Tokyo, Japanio)

13. Doma Atako / "Erwin Wurm" (Wien, Aŭstrio)

14. Ligna Gangstero (Archangelsk, Rusio)

15. Muzeo "Ripley's" (Ontario, Kanado)

BONUSO: La plej freneza domo de la mondo

Centra Oficejo, Universala Esperanto-Asocio (Rotterdam, Nederlando)

Brazilaj Modeloj Elstaros En 2009

MODELS.com, la referenca retejo por la moda industrio, ĵus publikigis sian liston pri la 20 plej “sexy” modelinoj de la mondo, kaj inter ili troviĝas 7 brazilaninoj. Emanuela de Paula aperas je la 18a pozicio, Ana Beatriz Barros je la 13a kaj Izabel Goulart 11e! Jen la listo de la unuaj 5 pozistoj kiu triumfos en 2009:


5. Isabeli Fontana
Ne malbone por patrino kun du infanoj! La modelo el Curitiba konservas perfektan korpon eĉ post la 2 naskigoj kaj estas fakte ĉe la pinto de sia sukcesega kariero (krom esti en la listo de la 20 plej belaj, ŝi aperas en la dua pozicio inter la 50 plej kontraktitaj modeloj de la mondo).

4. Alessandra Ambrósio
Alia panjo ĉe la Top 5! En la pasinta Aŭgusto, Alessandra naskis sian unuan filon filinon je la aĝo de 27 jaroj. La brazila modelo konkeris sian spacon en la listo de Model.com danke al laboroj por Armani Exchange kaj ŝia partopreno en la televid-serio Entourage de HBO.

3. Gisele Bündchen
La plej bone pagita pozisto de la mondo brilegis en sia stela kampanjo por Victoria’s Secret, kies kontrakto atingis la sumon de 25 milionoj (!) da dolaroj. Nun fama, riĉa kaj ĝojoplena, eĉ se iom for de la defilejoj Gisele daŭre estas referenco por la tuta moda industrio. Ŝi ankaŭ aperas en la filmoj The Devil Wears Prada kaj Taxi.

2. Doutzen Kroes
La sola ne-brazilanino inter la 5 plej sexy de la listo, Doutzen Kroes devenas el Nederlando. Krom esti “angelo” de Victoria’s Secret, ŝi ankaŭ reprezentas la parfumon Eternity de Calvin Klein kaj laboras por
L’Oreal.

1. Adriana Lima
Bahiana supermodelo Adriana Lima estas konata pro siaj kontraktoj kun Maybelline kaj – divenu! – Victoria’s Secret. Ŝi estis la elektita modelo por prezenti la eldonon 2008 de Fantasy Bra, la plej multekosta mamzono de la mondo. La vestaĵo, kiu kostas US$ 5 milionoj, nur povus esti uzata de vera top model.

La Foto De La Jaro

World Press Photo, unu el la plej prestiĝaj fotografiaj organizaĵoj de la mondo, invitas profesiajn fotistojn kaj foto-ĵurnalistojn eniri la 2009-an konkurson de World Press Photo. Ĉiuj fotoj devas atingi la fondaĵon ĝis la 15a de Januaro 2009. La jara internacia konkurso estas ĝenerala superrigardo al la laboro de fotografistoj tutmonde – kaj kiel la mondo rakontas pri siaj novaĵoj. La juĝistoj estas editoroj, fotografiistoj kaj reprezentantoj de ĵurnalismaj agentejoj el diversaj partoj de la terglobo. La konkurso estas malferma al ĉiuj profesiaj fotistoj kaj partopreno estas senpaga. Venkantoj ricevas premiojn ĉe la festo Awards Days en Amsterdam fine de Aprilo, kaj la bildoj estas kunigitaj en ekspozicio kiu vojaĝas tra 45 landojn, vizitita de 2 milionoj da homoj jare. Aldone, jarlibro prezentante la premiitajn fotojn estas publikigita en ses lingvoj.

BONUSO: Vidu premiitajn fotojn el 2008

La Nederlanda Biciklo

Sveda artisto kaj projektisto Anders Jakobsen, ankaŭ konata kiel Lagombra, kreis biciklan rollercoaster por MU Art Foundation en Eindhoven, Nederlando, okaze de la ĵus finita ekspozicio “La Nederlanda Biciklo“. Konstruita de kruda ligno kaj per simpla ĉensegilo, la instalaĵo similis al onda serio de faligitaj domenlud-pecoj. Kun timegaj turnoj kaj alta pinto je preskaŭ du metroj, la mallarĝa instalaĵo estis malferma al iu ajn kiu volis riski vivon – aŭ korpoparton – en rava rajdo. (Laŭ la MU-a direktoro, nur unu riskemulo sukcesis kompletigi la cirkviton.) La ekspozicio celis montri kiel ĉi tiu ordinara objekto restas kerna temo de esploroj, desegno, kaj kreiva esprimo.

Rock Band Debutos En Eŭropo La 30an de Julio

Finfine! Longe atendita muzika videoludo Rock Band finfine debutos en Eŭropo ĉisomere. Harmonix, MTV Games kaj Electronic Arts konfirmis ke ĝi estos lanĉita la 30aN de Julio en Hispanio, Italio, Svislando, Svedio, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo. Dekomence, la eŭropa versio de Rock Band estos ekskluzive por Xbox 360, sed atingos aliajn platformojn ĝis la fino de la jaro.

Rock Band estas nova videoludo kie oni povas ludi kun kvar amikoj en virtuala rokbando. Oni povas esti  kantisto, gitaristo, basisto aŭ drumisto kaj ludi kune  hejme aŭ pere de Interreto. Ĝi uzas originalajn majstro-diskojn de gravaj artistoj kiel Rolling Stones, Deep Purple, KISS, Iron Maiden, The Who, Police, REM, Radiohead, Aerosmith aŭ Red Hot Chili Peppers.

Krom 58 kantoj haveblaj ĉe la Usona eldono, la Eŭropa versio de Rokbando enhavos 9 kanzonojn:

  • Blur – “Beettlebum”
  • Oasis – “Rock ‘n’ roll star”
  • Tokio Hotel – “Monsoon”
  • Muse – “Hysteria”
  • Les Wampas – “Manu Chao”
  • Playmo – “New Wave”
  • Die Toten Hosen – “Hier Kommt Alex”
  • Juli – “Perfekte Welle”
  • H-Block X – “Countdown to Insanity”

Aliflanke, Rock Band ofertas preskaŭ 200 kantojn por elŝuti el la bazaro Xbox Live (kontraŭ pago de 160 Microsoft Points). La  plena kaj ĝisdatigita kantolisto videblas ĉe http://www.rockband.com/?section=gameinfo.

Jen la probablaj prezoj de Rock Band en Eŭropo:

  • Nur la ludo: 69,99€
  • Drumo: 89,99€
  • Senkabla gitaro: 69,99€
  • Kompleta pakaĵo (mikrofono + drumo + gitaro): 169,99€