Blogarkivoj
Nova Videoklipo De Metallica
Posted by Roĝer Borĝes
Ŝajnas ke Metallica liveros sian novan albumon “Death Magnetic” kanton post kanto. En iTunes, jam eblas aĉeti MP3-version de “My Apocalypse”, kvankam la tuta albumo nur estos lanĉita la 12an de Septembro. En la oficiala retpaĝo de la metala rokgrupo, oni povas aŭskulti la kanton “Cyanide”, kaj finfine en YouTube spekteblas nun la videoklipo de “The Day That Never Comes”, kiu memorigos vin pri Fade to Black.