Blogarkivoj

Magia Sofo Pligrandiĝas Laŭ La Gastoj

Iam ni revis pri sofo kiun ni povus pligrandigi laŭ la kvanto de gastoj, kaj jen la Tajvana desegnisto Chishen Chiu kreis ĝin. FlexibleLove fabrikas pligrandiĝantan sofon, farita de reuzita kartono.

 

Seĝo, sofo, benko, brakseĝo, fotelo… FlexibleLove estas meblo kiun vi povas adapti laŭ viaj bezonoj aŭ viaj nuntempaj humoroj. Kiel tiu miraklo eblas ?

 

 

 

 

Simple pro ĝia strukturo sama de akordiono. La sofo estas revolucia pro sia formo sed ankaŭ pro sia ekologia zorgo: ĝi estas nure konstruita de kartona papero kaj 100% reuzita ligno. Krome, la solideco estas ege bona – ĝis 960 Kg da pezo.

 

Kiel oni malfermas livron, oni pligrandigas la sofon, facile por ke ĉiuj viaj geamikoj povu sidiĝi kune. Pli ol grandiĝi, la sofo ankaŭ tordiĝas por esti pli facile adaptita laŭ via loko. Cetere, FlexibleLove estas facile kunportebla; laŭ la video eĉ infano povas movi ĝin.

Modlebla Pufo Por Modernigi Vian Salonon

Hispana meblo-vendisto Mipuf ofertas tiun ĉi grandan pufon por viaj chillout-momentoj. La meblo modliĝas je via korpo, tiel komforte ke vi subite ekdormos dum la spektado de tiu BBC-dokumentalo pri la sovaĝaj ranoj de Madagaskaro. Farita el nilono (nylon), oni liveras ĝin en 2 koloroj (nigra aŭ oranĝa). 99€ en la retejo.