Blogarkivoj

Kiel Mezuri Distancon per Google Maps

Google Maps havas utilan funkcion kiu ebligas kalkuli la distancon inter du punktoj ie ajn sur la Tero – vi povus uzi ĝin por mezuri la proksimuman interspacon inter du urboj, kalkuli la grandecon de loka futbala kampo aŭ scii kiom for estas tiu nova oficejo de via hejmo. En la supra ekzemplo, ni mezuris la longecon de Manhattan-ponto (inter Brooklyn kaj NovJorko). En la ĉefa paĝo de Google Maps, simple klaku sur “My Maps” (“Miaj Mapoj”) kaj elektu “Distance Measurement Tool” (“Distanc-Mezurila Ilo”). Nun elektu du punktojn sur la mapo; la distanco tuj aperos (en mejloj aŭ kilometroj). Google Maps uzas rektajn liniojn por kalkuli la plej mallongan distancon, sed vi povas ankaŭ spuri kompletan vojon per pluraj klakoj en ĉiuj devioj kaj kurboj, kiel montrita sube:

En ĉi tiu ekzemplo ni mezuris la distancon inter la parkejo de Taj Mahal kaj la reala monumento – oni devas piediri 1,4 kilometrojn antaŭ ĝin eniri. Nun vi povos vere scii kiom for estas tiu komunloĝejo dum vintro frostas ekstere.

Turistaj Mapoj El Popularaj Urboj

Retejo OnionMap gastigas interaktivajn, alt-kvalitajn turistajn mapojn el popularaj lokoj de la mondo. Ekde New York ĝis Tokyo, de San Francisco al London, OnionMap klopodas kunigi ordinarajn, paperajn mapojn kun la aspekto kaj rimedoj de interfaco similaj al Google Maps. Oni povas foliumi popularajn vidindaĵojn, trovi hotelon, elekti restoracion kaj ĝenerale orientiĝi en fremda urbo. Probable ĝi ne uzindas por organizi tutan vojaĝon, sed por ekkoni ĉefajn turismajn vidindaĵojn OnionMap taŭgas.