Blogarkivoj

5 Divoj De “Klubo 27” Ekspoziciitaj En Londono

Rokmuziko provizas al numerologio sufiĉe da malgajaj kontribuoj. Laŭ stranga koincido, multaj muzikistoj kaj kantistoj mortis ĝuste 27-jarojn aĝaj.  Ili “membras” tiel nomatan Forever 27 (“ĉiam 27 jarulojn”) klubon, pri ili oni daŭre faras biografiajn studojn kaj dediĉas ekspoziciojn.

Ekzemple tiu en Londona galerio Proud Gallery de CamdenTown. Malfermita ĝis la 9a de Novembro, ĝi proponas mediti pri Jim Morrison, Kurt Cobain, Janis Joplin, Jimi Hendrix kaj Brian Jones. Pensigas ne nur pri ĉi-fenomeno, sed ankaŭ pri rilato inter famuloj kaj amaskomunikiloj.

Se en via Londona vojaĝo estas tempo por viziti ĉi-ekspozicion, bonvolu kunhavigi viajn impresojn kaj fotojn kun ni.

Turistaj Mapoj El Popularaj Urboj

Retejo OnionMap gastigas interaktivajn, alt-kvalitajn turistajn mapojn el popularaj lokoj de la mondo. Ekde New York ĝis Tokyo, de San Francisco al London, OnionMap klopodas kunigi ordinarajn, paperajn mapojn kun la aspekto kaj rimedoj de interfaco similaj al Google Maps. Oni povas foliumi popularajn vidindaĵojn, trovi hotelon, elekti restoracion kaj ĝenerale orientiĝi en fremda urbo. Probable ĝi ne uzindas por organizi tutan vojaĝon, sed por ekkoni ĉefajn turismajn vidindaĵojn OnionMap taŭgas.

La Plej Malgranda Aŭtomobilo Iam Ajn

Brita (fi)fama televidulo Jeremy Clarkeson (el Top Gear) ŝoforis tiun ĉi aŭteton interne de la ĉefkonstruaĵo de BBC en centra Londono. Farita en 1963 sur la Insulo Man, ĝi atingas 61 km/h kaj facile tireblas kvazaŭ valizo. Ŝajne ĝi ne multe vendiĝis, kaj neniam atingis Usonon; tamen pro la nuntempaj prezoj de nafto, ni jam pripensas aĉetadi! ;-)

Ve! La originala video sendita de Rolf malaperis!! (dankon Tusxar por informi nin)

Nu, jen la sama video per alia ligo:

Londona Festivalo pri Arkitekturo 2008

Gravaj ŝanĝoj okazos en urba panoramo dum la sekvaj dek jaroj: Olimpikaj Ludoj (2012), disvolviĝo de Stratford City, kreskado apud Canary Wharf, Greenwich Peninsula, parkoj, arbaroj kaj akvokanaloj… Na London Festival of Architecture ( LFA2008 ) parolos pri ĉio tio kaj multe pli.

\