Blogarkivoj
Ĉokolada Linukso
Tiu ĉi komputila labortablo por Linukso montras ĉokoladan kolortemon kiu estas bela, mojosa kaj utila – kun aldona Firefox-temo laŭstile. Por havi ĝin en via ekrano, vi bezonos:
- Kubuntu kun la temo “aya” de Plasma
- Adaptita starto-paĝo por Firefox
- Adaptita wp, qtcurve-agordaĵo, kolorskemo, deKorator
- Ikonoj el ffw from gnome-look
- Tajlorita konfiguro de conky
Pliaj detaloj (kaj fotoj!): The ChoKolate Linux Desktop [Flickr]
Kiel Dormigi Bebon Pere De Linux
Uzu malnovan komputilon por dormigi vian ĉarman bebon. Verkita por Linukso, permesu min klarigi kiel funkcias tiu ĉi simpla kodo. Unue la programo elĵetos la lumdiskan legilon, kaj poste ĝi fermigos la diskpleton. Brila! Tiu “malfermu-fermu” iteracio rulos porĉiam, krom se vi volonte haltu la programon.
while [1 = 1] do #eject cdrom eject #pull cdrom tray back in eject -t done
Jen la video!
PS: Vi povas konstrui similan programon por Windows pere de la softvaro Autohotkey.
Dizajno De Komputilaj Mastrumsistemoj, 1981-2009
Tra la jaroj, pluraj grafikaj uzant-interfacoj kiel OS/2, Macintosh, Windows, Amiga, Linux, Symbian kaj aliaj klopodis plibonigi la rilatojn inter homo kaj maŝino. Dizajna blogo WebdesignerDepot publikigis interesegan artikolon pri la evoluo de grafikaj komputilaj mastrumsistemoj ekde la 70-aj jaroj ĝis nun. Sekvu la ligon por pliaj bildoj.
Inkscape, La Senpaga Alternativo Al Corel Draw
Malfermitkoda komputila programo Inkscape estas rekomendinda ilo por krei kaj modifi viajn vektorajn ilustraĵojn. Se vi serĉas senpagan alternativon al Corel Draw aŭ Adobe Illustrator, Inkscape havas amason da eblecoj por savi vian monujon. La programo estas ĉefe kreita por Linukso, sed estas ankaŭ disponebla por Vindozo. Ekde 2007, ekzistas Esperanto-traduko de la programo, sed se eĉ post tio vi dubas, spektu la Inkscape-galerion ĉe DevianArt.
4 Programetoj Por Linux, Kiujn ni Ŝatas
Antaŭe en Mojose ni menciis niajn Windows-preferojn je 7 Bonegaj Programetoj Rekomenditaj de Mojose. Nun ni faros same por Linux (ĉu poste por OS X?):
GNOME Do: Simile al aliaj “Alt+Spacebar” program-vokiloj (kiel porvindoza Launchy) kaj forte inspirita de Quicksilver (OS X), GNOME Do estas nia elekto por Linukso. Aldone al la bazaj eblecoj, plug-in dizajnistoj profitis ĉiujn avantaĝojn de ĝia API kaj nun vi povas rapide verki novajn retmesaĝojn (per via loka klienta softvaro aŭ per via reta servilo, laŭplaĉe), serĉi dokumentojn kaj dosierujojn, aldoni eventojn al la kalendaro, aŭ ŝanĝi la muzikon al sekva kanto. Ho, ni preskaŭ forgesis rakonti pri tiu “baza ebleco”: lanĉi viajn programojn rapide, tiel ke eble vi eĉ ne plu bezonos ikonojn sur na desktop. Jen informoj pri la instalado de GNOME Do kiu devintus funkcii por ajna Linuksa sistemo.
Avant Window Navigator: Pluraj homoj preferas tiun “dock” laŭ la stilo de OS X ol la taskopleto de Windows, kaj kvankam plejmultaj distros bazitaj sur GNOME defaŭlte venas kun supra aŭ suba breto, estas nur kelkaj klakoj por malaperigi ilin. AWN havas grandan kolekton de apletoj, inkluzive de simplaj tasko-listoj kaj fenestraĵoj, RSS-kontroliloj, staka dosieruj-lanĉilo kaj, kompreneble, ligiloj al viaj plej uzataj softvaroj. Vi povas stiligi la taskopleton laŭ via plaĉo, inkluzive lasi ĝin kiel preskaŭ-ekzakta kopio de la bela “OS X dock”. En vikio estas gvdlibro pri instalado de AWN kun informoj pri la plej lasta versio.
CheckGmail: Multaj retmesaĝ-kontroliloj servas nur por porti vin al retumilo aŭ retmesaĝa kliento per montro de la sendanta nomo aŭ temo de la mesaĝo ĵus alvenita. CheckGmail, aliflanke, funkcias kiel eta legilo, kiu permsas al vi legi, enarkivigi, aŭ viŝi mesaĝojn ene de malgranda, blanka panelo. Ĝi uzas la RSS-fluon de via Gmail-konto por minimuma uzo de via bendlarĝo, funkcias ankaŭ bone kun retadresoj de Google Apps krom esti tute tajlorebla laŭ aspekto kaj tempo-agordoj.
VirtualBox: Eĉ se vi devotas vian tutan durdiskon al Linux, vi ne bezonas forlasi Windows por ĉiam. Senpaga softvaro VirtualBox estas sufiĉe afabla solvo por ruli Vindozon ene de Linukso. Ĝi estas rekomendita kiel solvo por uzi Office 2007 -programojn kaj aliajn.
Ŝajnas ke la mondo de Linukso kaj Esperanto estas parencaj. Ĉu vi havas softvarajn rekomendojn por ni? Lasu viajn konsilojn en la komentoj.
Helpu Konstrui Simplan, Liberan $200-Retkomputilon
TechCrunch publikigis hieraŭ elstaran artikolon pri cloud computing kaj netbooks, du novaj konceptoj kiuj rapide plenumas teknologiajn prognozojn de NY Times. La alloga titolo estis “We Want A Dead Simple Web Tablet For $200. Help Us Build It.“(de angla: ni volas ege simplan tuŝekran-komputilon kontraŭ 200 dolarojn. Helpu al ni konstrui ĝin”
Resume, oni volas simplan, malmultekostan, tuŝ-ekranan komputileton por aliri Interreton. Tio similus al Macbook Air, sed kun operaciuma sistemo Linux, por uzi la programon Firefox kaj eventuale ankaŭ Skype-n. Tia komputilo ankoraŭ ne ekzistas, kaj pro tio TechCrunch proponas, ke oni kreu ĝin laŭ Open Source-filozofio.
Se vi interesiĝas pri tiu projekto, nepre vizitu The Techcrunch Web Tablet Project.
Kiel Provi Linux En Via Windows
Prov-veturu Linux per Wubi, instalila programo por Windows kiu donas al vi la eblecon gustumi Linukson en via PC—senzorge pri partitions nek bootloaders. Simple ekzekutu la programon, restartigu vian sistemon, kaj elektu “Ubuntu” en la aperonta menuo. Wubi faras nenian ŝanĝon en via sistemo kaj vi tuj rimarkos la belecon de Ubuntu 8.04 Hardy Heron, kiu jam venas plena je utilaj programoj por ludi, labori kaj lerni.
Wubi estas senpaga kaj funkcias sub Windows 98, 2000, XP kaj Vista.