Blogarkivoj

Sciencisto Disvolvas Programon Por Kompreni Eksterteranajn Lingvojn

John Elliott, el Leeds Metropola Universitato, kreis programon por kompari la sintakson de eksterteranaj lingvoj al 60 diversaj lingvoj (homaraj, dankon) en la mondo. Se eksterteranoj estas multe pli inteligentaj ol ni, tiam estus multaj vortoj pakitaj en unusola frazo (tio estas mezuro de la kapablo procezi multoblajn ideojn samtempe), li diras, kaj la programo devintus ankaŭ sukcesi rompi la lingvon en ĝiaj kernaj vortoj – kiel substantivoj kaj verboj – malgraŭ tio, ke ilia signifo restus nesciata.

TELEGRAPH.CO.UK: Scientist develops programme to understand alien languages

Bankorabo en Esperantujo!

Jen subtekstigita skeĉo de la humura programo Vaya Semanita (Kia Semajno!) de la eŭska televido. La temo de la skeĉo estas la kliŝaj problemoj kun la eŭska lingvo; sed ĝi estas tiel proksima al la esperantistoj, ke mi preferis ne traduki, sed “adapti” ĝin laŭ nia komuna kulturo.