Blogarkivoj

Kiel Organizi Viajn Longajn Kablojn

Ni jam organizis viajn komputilajn kablojn antaŭe, sed jen nova, freŝa ideo por tiuj longaj RCA-dratoj:

Jes, vivo vere simplas!

FONTO: Lifehacker

Kiel Organizi Viajn Komputilajn Kablojn

Vivo simplas.

Kiel Dormigi Bebon Pere De Linux

Uzu malnovan komputilon por dormigi vian ĉarman bebon. Verkita por Linukso, permesu min klarigi kiel funkcias tiu ĉi simpla kodo. Unue la programo elĵetos la lumdiskan legilon, kaj poste ĝi fermigos la diskpleton. Brila! Tiu “malfermu-fermu” iteracio rulos porĉiam, krom se vi volonte haltu la programon.

while [1 = 1]
 do
	#eject cdrom
	eject

	#pull cdrom tray back in
	eject -t
 done

Jen la video!

PS: Vi povas konstrui similan programon por Windows pere de la softvaro Autohotkey.

Via Revata Komputilo

Bildo de Acer Aspire Revo

Acer prezentas etan tablo-komputilon kun surpriza esperanto nomo: Acer Aspire Revo.

Malgraŭ sia grando, la komputilo NE estas tia tek-komputilo kun alkroĉitaj klavaro kaj ekrano. Ĝi estas normala, sed malgranda, tablo-komputilo kien oni devas plugi eksterajn aparatojn: klavaron, ekranon, pliajn diskojn… por tia celo ĝi havas konvenajn plugingojn inkluzive de 6 USB-kajoj.

Ĝin nutras procesoro Intel Atom 230 (1,6 GHZ) kaj grafik-karto Nvidia Ion. Laŭrecenze, ĝi tre bone kapablas pri video-ludoj, videumado kaj aliaj potenc-ŝarĝaj taskoj. Krome, ĝi estas silentega. Verŝajne, la preferata operaciuma sistemo pro ĝia merkatumado estos Windows Vista, sed la recenzoj parolas ankaŭ pri versioj kun Ubuntu.

Acer Aspire Revo, ja estas reva komputilo!

Komputila Dorsosako Farita El Neopreno

Novjorka industria dizajna kompanio Built proponas tiun ĉi neoprenan dorsosakon por via tekkomputilo. La ĉefa kupeo entenas (kaj protektas) komputerojn inter 12–17″, dum du aliaj poŝoj provizas spacon por aliaj aĵoj. La produktoj de Built estas vendataj en pli ol 30 landoj kaj vi povas aĉeti ilin en 4.000 vendejoj, interalie en MoMa (la muzeo pri moderna arto de New York). U$ 80.

Igu Vian Porteblan Komputilon Vere Porteblan

Krom esti monotona, sidi dum longe malutilas al sano. Pro tio Henning Kunow, la germana disegnisto, kiu fakas pri ergonomio, lanĉis Lindo Hip Office. Farita el vitra fibro, ĝi estas dotita je du teniloj, sur kiuj oni apogas la komputilon kaj portas ĝin ie ajn. Ellaborita por freelancers kaj aliaj kreemuloj, kiuj kutime ne havas fiksitan lokon, la produkto proponas transformi sian rilatojn kun skribotablo. Taŭga por tiuj, kiuj ne sukcesas malproksimiĝi de komputilo almenaŭ por 10 minutoj,  ĝi estas  nuntempe nur prototipo, sed demandado jam igis ĝin akcesoraĵo havenda por ĉiuj, kiuj aprezas porteblecon kaj liberecon.