Blogarkivoj

La Duŝo Pret-A-Porter

Fari la duŝon subĉiele hodiaŭ estas pli facile. Danke al sistemo kiun oni povas ligigi al guma tubo, pere de kiuj oni akvumigas la plantojn en ĝardeno aŭ balkono. Pere de pintingo ĉi-portebla duŝo fiksiĝas al grundo, pere de stango ĝi iĝas “free-standing(libere staranta) kaj do povas stari sur ajna planko. Per hoko, ĝi transformiĝas en mura akvostrio. Ho! La duŝo Camilla, kreita de itala dizajnisto Giulio Granturco, ŝajnas nur tubo, sed fakte estas projekto hi-tech. La blua apogilo en farbita aluminio estas teleskopa kaj apogas la gargojlon de patentita materialo Derlin©, la tubo mem estas silikona. Baldaŭ ĉi-duŝo vendotas, kontraŭ 380 eŭrojn. Freŝa…

Artefarita Haŭto Ne Plu Estas Fikcio

Form-ŝanĝanta ŝtofo por prototipa aŭto de BMW ne estas pinto de nuntempaj teknologioj. Alispecan ŝtofon oni inventis por provizi al robotoj palpeblecon. Ekzemple, roboto-ludilo iCub baldaŭ kapablos tuŝi “permane”  ajnan superfacon, senti ĝies specifaĵojn, preni  ajnan objekton kaj memori  ĝies pezon kaj temperaturon,  pere de reto de sentiloj (sensor). Ĉi roboto jam kapablas vidi,  aŭdi, aŭskulti, tuŝi kaj baldaŭ havos ankaŭ la kapablon gustumi, kiu proksimigos ĝin pli kaj pli al homoj. Bonvenon al estonteco, leganto!

Intertempe, en Sestri Levante (Italio), sciencistoj kaj esploruloj kunvenas enkadre de tuteŭropa projekto RobotCub, referenca por multaj fakuloj pri artefarita intelekto.  RobotCub estas homida platformo, ellaborita en IIT (Itala Istituto de Teknologio),   tamen aplikebla ne nur al robotoj. Kiam eksperimentoj finigxos, gxi  utilos por personoj, vunditaj en akcidentoj, cxar eblos, ekzemple, meti   artefaritan  duan   hauxton por anstataŭigi tiun brulvunditan  aŭ por kovri protezojn; kaj ege gravas, ke  tia haŭto havos ĉiujn (aŭ preskaŭ ĉiujn) sens-kapablojn.

BONUSO: Se vi interesiĝas pri robotoj, ni rekomendas RSS-igi la brilan esperantan blogon Skribitaj Pensoj de Luis Guillermo Restrepo Rivas, el Kolombio.

Rock Band Debutos En Eŭropo La 30an de Julio

Finfine! Longe atendita muzika videoludo Rock Band finfine debutos en Eŭropo ĉisomere. Harmonix, MTV Games kaj Electronic Arts konfirmis ke ĝi estos lanĉita la 30aN de Julio en Hispanio, Italio, Svislando, Svedio, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo. Dekomence, la eŭropa versio de Rock Band estos ekskluzive por Xbox 360, sed atingos aliajn platformojn ĝis la fino de la jaro.

Rock Band estas nova videoludo kie oni povas ludi kun kvar amikoj en virtuala rokbando. Oni povas esti  kantisto, gitaristo, basisto aŭ drumisto kaj ludi kune  hejme aŭ pere de Interreto. Ĝi uzas originalajn majstro-diskojn de gravaj artistoj kiel Rolling Stones, Deep Purple, KISS, Iron Maiden, The Who, Police, REM, Radiohead, Aerosmith aŭ Red Hot Chili Peppers.

Krom 58 kantoj haveblaj ĉe la Usona eldono, la Eŭropa versio de Rokbando enhavos 9 kanzonojn:

  • Blur – “Beettlebum”
  • Oasis – “Rock ‘n’ roll star”
  • Tokio Hotel – “Monsoon”
  • Muse – “Hysteria”
  • Les Wampas – “Manu Chao”
  • Playmo – “New Wave”
  • Die Toten Hosen – “Hier Kommt Alex”
  • Juli – “Perfekte Welle”
  • H-Block X – “Countdown to Insanity”

Aliflanke, Rock Band ofertas preskaŭ 200 kantojn por elŝuti el la bazaro Xbox Live (kontraŭ pago de 160 Microsoft Points). La  plena kaj ĝisdatigita kantolisto videblas ĉe http://www.rockband.com/?section=gameinfo.

Jen la probablaj prezoj de Rock Band en Eŭropo:

  • Nur la ludo: 69,99€
  • Drumo: 89,99€
  • Senkabla gitaro: 69,99€
  • Kompleta pakaĵo (mikrofono + drumo + gitaro): 169,99€