Blogarkivoj
Pola Esperanto-Junularo Lanĉas Fotokonkurson
Pola Esperanto-Junularo produktis en la lastaj jaroj kelkajn brilajn esperantaĵojn, kiel la ĉemizojn por Ago-Semajno 2006 aŭ Internacia Junulara Kongreso en 2009. Verŝajne plej famis “Lingva revolucio” kaj plej laste ankaŭ botelmalfermilon “Esperanto – Probably the best language in the world”. Nun PEJ lanĉas konkurson pri fotoj de tiuj produktoj! Fotoj de la esperantaĵoj estu faritaj en plej neordinaraj lokoj kaj plej mojosaj situacioj, en plej diversaj anguloj de la mondo kaj plej neforgeseblaj momentoj, en plej strangaj kuntekstoj kaj ĉe plej famaj vidindaĵoj. Bonvenas ĉiuj mojosaj kaj kreemaj aperigoj de la produktoj.
La proponojn oni atendas ĝis la 15-a de junio – sendu la vian al foto@pej.pl por gajni t-ĉemizojn, botelmalfermilojn kaj famon. Pli detalaj informoj pri la konkurso troveblas sub aŭspicioj de TEJO.
Unua Video Pri IJK 2009
Dum ni atendas videon kun la koncerto de Supernova, jen la unua filmeto por montri kion esperantisto Benny Lewis faris dum la Internacia Junulara Kongreso de Liberec’ (Ĉeĥio).
Resume: Foto-Kolektoj Pri IJK 2008
Ĉu vi ĉagrenas ke vi ne estas sur viaj propraj fotoj? Ĉu vi subite maltrafis la plej bonan pecon de la programo? Ne ĝeniĝu plu. TEJO kompilis ampleksan liston kun ligoj al interretigitaj fotoj de la ĉi-jara IJK. Legu, spertu, ĝoju.
TEJO-Vikio: http://www.tejo.org/vikio/IJK_2008
Unuaj Impresoj Pri IJK2008
La amasloĝejo ne estis vere amase, sed bonega loĝejo, kaj la manĝaĵo montris fortan britan influon al la evento.