Blogarkivoj

Kiel Alkroĉi Dosieron En Gmail El Vindoza Kunteksta Menuo

Jes, eblas alkroĉi dosierojn en Gmail aŭ YahooMail rekte el la kunteksta menuo de Windows. Affixa oferas tiun eblecon senpage por privata uzo kaj ekde £2 por entreprenoj. Simple instalu la etan softvaron kaj elektu “Launch Gmail after creating a draft message”.

Nun vi povos dekstre alklaki “Sendu al -> Poŝtricevulo”  el la kunteksta menuo por alkroĉi dosierojn. Vi devos esti ensalutita en Gmail pere de via defaŭlta retumilo; tiam la programo portos vin al “Nova Mesaĝo”, preta por sendo.

4 Programetoj Por Linux, Kiujn ni Ŝatas

Antaŭe en Mojose ni menciis niajn Windows-preferojn je 7 Bonegaj Programetoj Rekomenditaj de Mojose. Nun ni faros same por Linux (ĉu poste por OS X?):

GNOME Do: Simile al aliaj “Alt+Spacebar” program-vokiloj (kiel porvindoza Launchy) kaj forte inspirita de Quicksilver (OS X), GNOME Do estas nia elekto por Linukso. Aldone al la bazaj eblecoj, plug-in dizajnistoj profitis ĉiujn avantaĝojn de ĝia API kaj nun vi povas rapide verki novajn retmesaĝojn (per via loka klienta softvaro aŭ per via reta servilo, laŭplaĉe), serĉi dokumentojn kaj dosierujojn, aldoni eventojn al la kalendaro, aŭ ŝanĝi la muzikon al sekva kanto. Ho, ni preskaŭ forgesis rakonti pri tiu “baza ebleco”: lanĉi viajn programojn rapide, tiel ke eble vi eĉ ne plu bezonos ikonojn sur na desktop. Jen informoj pri la instalado de GNOME Do kiu devintus funkcii por ajna Linuksa sistemo.

Avant Window Navigator: Pluraj homoj preferas tiun “dock” laŭ la stilo de OS X ol la taskopleto de Windows, kaj kvankam plejmultaj distros bazitaj sur GNOME defaŭlte venas kun supra aŭ suba breto, estas nur kelkaj klakoj por malaperigi ilin. AWN havas grandan kolekton de apletoj, inkluzive de simplaj tasko-listoj kaj fenestraĵoj, RSS-kontroliloj, staka dosieruj-lanĉilo kaj, kompreneble, ligiloj al viaj plej uzataj softvaroj. Vi povas stiligi la taskopleton laŭ via plaĉo, inkluzive lasi ĝin kiel preskaŭ-ekzakta kopio de la bela “OS X dock”. En vikio estas gvdlibro pri instalado de AWN kun informoj pri la plej lasta versio.

CheckGmail: Multaj retmesaĝ-kontroliloj servas nur por porti vin al retumilo aŭ retmesaĝa kliento per montro de la sendanta nomo aŭ temo de la mesaĝo ĵus alvenita. CheckGmail, aliflanke, funkcias kiel eta legilo, kiu permsas al vi legi, enarkivigi, aŭ viŝi mesaĝojn ene de malgranda, blanka panelo. Ĝi uzas la RSS-fluon de via Gmail-konto por minimuma uzo de via bendlarĝo, funkcias ankaŭ bone kun retadresoj de Google Apps krom esti tute tajlorebla laŭ aspekto kaj tempo-agordoj.

VirtualBox: Eĉ se vi devotas vian tutan durdiskon al Linux, vi ne bezonas forlasi Windows por ĉiam. Senpaga softvaro VirtualBox estas sufiĉe afabla solvo por ruli Vindozon ene de Linukso. Ĝi estas rekomendita kiel solvo por uzi Office 2007 -programojn kaj aliajn.

Ŝajnas ke la mondo de Linukso kaj Esperanto estas parencaj. Ĉu vi havas softvarajn rekomendojn por ni? Lasu viajn konsilojn en la komentoj.