Blogarkivoj

Brazilaj Modeloj Elstaros En 2009

MODELS.com, la referenca retejo por la moda industrio, ĵus publikigis sian liston pri la 20 plej “sexy” modelinoj de la mondo, kaj inter ili troviĝas 7 brazilaninoj. Emanuela de Paula aperas je la 18a pozicio, Ana Beatriz Barros je la 13a kaj Izabel Goulart 11e! Jen la listo de la unuaj 5 pozistoj kiu triumfos en 2009:


5. Isabeli Fontana
Ne malbone por patrino kun du infanoj! La modelo el Curitiba konservas perfektan korpon eĉ post la 2 naskigoj kaj estas fakte ĉe la pinto de sia sukcesega kariero (krom esti en la listo de la 20 plej belaj, ŝi aperas en la dua pozicio inter la 50 plej kontraktitaj modeloj de la mondo).

4. Alessandra Ambrósio
Alia panjo ĉe la Top 5! En la pasinta Aŭgusto, Alessandra naskis sian unuan filon filinon je la aĝo de 27 jaroj. La brazila modelo konkeris sian spacon en la listo de Model.com danke al laboroj por Armani Exchange kaj ŝia partopreno en la televid-serio Entourage de HBO.

3. Gisele Bündchen
La plej bone pagita pozisto de la mondo brilegis en sia stela kampanjo por Victoria’s Secret, kies kontrakto atingis la sumon de 25 milionoj (!) da dolaroj. Nun fama, riĉa kaj ĝojoplena, eĉ se iom for de la defilejoj Gisele daŭre estas referenco por la tuta moda industrio. Ŝi ankaŭ aperas en la filmoj The Devil Wears Prada kaj Taxi.

2. Doutzen Kroes
La sola ne-brazilanino inter la 5 plej sexy de la listo, Doutzen Kroes devenas el Nederlando. Krom esti “angelo” de Victoria’s Secret, ŝi ankaŭ reprezentas la parfumon Eternity de Calvin Klein kaj laboras por
L’Oreal.

1. Adriana Lima
Bahiana supermodelo Adriana Lima estas konata pro siaj kontraktoj kun Maybelline kaj – divenu! – Victoria’s Secret. Ŝi estis la elektita modelo por prezenti la eldonon 2008 de Fantasy Bra, la plej multekosta mamzono de la mondo. La vestaĵo, kiu kostas US$ 5 milionoj, nur povus esti uzata de vera top model.

Gisele Vestas Akvan Kostumon

Brazila ŝuo-fabrikanto Ipanema jam pasintjare lanĉis kampanjon, kie la supermodelo Gisele Bünchen vestas (digitale) kostumon faritan el akvo. Nepre klaku sur la ligo por vidi ĝin en sia originala grandeco!
gisele akva kostumo

Se vi somerumas en la Norda Hemisfero, ankaŭ vidu la novan, 2008-koleton de Ipanema-sandaloj.

Moda Semajno de São Paulo 2008

Gisele Bundchen estis sendube la ĉefa protagonisto kadre de la Moda Semajno de São Paulo, kie la plej bone pagata modelino  de la mondo defiladis por la firmao Colcci, post 3-jara malĉeesto en la foiro. Sed ankaŭ alia stelulo, Alexandre Herchcovitch, surprizigis la publikon per sia kolekto, inspirita de konfliktaj zonoj tra la planedo. Li proponis milit-aspektajn komplementojn kaj pastel-kolorajn vestaĵojn por virinoj, krom novaj interpretadoj de uniformoj uzataj en lokoj kiel Afriko aŭ Pakistano.

SPFW2SPFW