Blogarkivoj

Jen Nia Mondo Fota

Pluvarbaro. (Bildo el Flickr.)

Se vi ŝatas foti, aŭ se la Vikipedio tro tekstas por vi, jen bona novaĵo:

La Fotopedio (Fotopedia). La celo de la kolektiva projekto estas tutsimple … montri la tutan mondon per belaj fotoj!

Ĉiu povas kontribui. Nur necesas fotilo, kaj freŝaj okuloj…

Ĉu vi havas okulfrapan foton por ilustri la serĉvorton ”esperanto”?

Nova Masko Por Foti Sub La Akvo

Someras en la norda hemisfero kaj vi intencas iri al la maro, sed tiu pasintjara Cybershot ne bambumadas kun la akvo. Feliĉe aperis Camera Mask, nova speco de plonĝ-okulvitroj kun integrita fotilo, preta por foti tiujn eksterordinarajn ĥeloniojn. Rezolucio je 3.1 megapikseloj, 16 megabajtoj de interna memoro kaj rezista al profundo de 5 metroj. Ne forgesu sendi al ni viajn fotojn de tiu ŝarko! 75 eŭroj ĉe Planeta Pluton.

masko