Blogarkivoj

Utiligi Mojosecon Por Savi La Planedon

Nuntempe oni ne povas esti konsiderataj vere mojosuloj, se ne estas naturprotektemaj (aŭ almenaŭ natur-amikemaj) kaj ŝparemaj. Jen do por vi la listo de eroj, pere de kiuj vi ne nur zorgas pri viaj personaj elspezoj, sed ankaŭ kontribuas al daŭrigebla evoluo de nia socio. Rigardu, estas ĉefe fareblaj kaj facilaj aferoj!

bio

  1. aĉetumu ĉerete aŭ almenaŭ ne veturu ĈIAM aŭte. sciu ke kutima familio veturas 1440km jare por aĉetumi semajnfine.
  2. bio-aĉetaĵoj aŭ aĉetoj ope. por aĉeti bio-produktojn laŭ la plej sparema maniero, indas aliĝi iun grupon de aĉetado.
  3. kovriloj/paketaĵoj? ne dankon! la plej bona ilo por ne pagi tro estas aĉetumi ĉe bazaro, kie oni kutime multe malpi enpaketigas varojn.
  4. oni trinkas bone kiam trinkas (preskaŭ) senpage. mineralakvo vojaĝas en kamionoj kaj plejparte estas enmetita en plastajn botelojn, kiuj ne ĉiam estas reŭzataj. do plibone  trinku de la  krano.
  5. pastaĵoj kaj legumoj. kunfaru! uzu la saman ankvon, kiun  vi prenis por kuiri legumojn, por kuiri ankaŭ la pastaĵon.
  6. sekvu “gust-kalendaron”. uzu PRECIPE aŭ NUR  produktojn de la sezono. tiam ili malplikostas kaj plibongustas
  7. 0-km produktoj. estu konsumataj manĝaĵoj, kiuj devenas  de  ingredientoj, produktitaj proksime al via loĝloko.
  8. kaseroloj kun kovriloj. metu ĉiam sur kaserolon iun kovrilon kie vi boligas akvon aŭ kuiras. tio  multe  ŝparas energion
  9. uzu taŭgan fridujon. se vi posedas fridujon de A-speco, ĉiumonate ĝi produktus 15kilogramojn de karbodioksidio malpli.
  10. kuiru sub premo. uzu la prem-kaseruolon kiam kuiras ion ajn kio  devigas longan kuiradon

Rakontu en komentoj, kiujn konsilojn vi sekvas kaj kiom vi sukcesas.