Blogarkivoj

Diskĵokeo En Via Poŝo

Ĉu vi sentas vin DĴ enanime? Jen do por vi monujo – nemankebla aĵeto, poŝ-granda Plastinkus DJ scratch pad (“skrap-bloko”). Kreaĵo de moskvaj dizajnistoj de Art Lebedev Studio, dika kiel bank-karto, ĝi ebligas skrapi aŭ, pli bone dirite, senti la efekton produktatan per tradiciaj vinilaj diskoj. Ĝi kostas malpli ol 3eŭrojn, sed pagendas la poŝtosendado.

Primoka Video De Sub_18-Esperantistoj Fajras Polemikon Pri Katalunio

Internacia superstar dj Leo Sakaguchi publikigis ĉi tiun novan videon pri la Sub_18 Esperanto-Renkontiĝo kiu okazis en la germana urbo Naumburg. Sub_18 estas projekto kiu okupiĝas pri junuloj sub 20 jaroj; ili regule renkontiĝas, okazigas lingvo-kursojn, kaj ĝenerale diboĉumadas. La video primokas la akĉentojn de diversaj landoj kaj eĉ ekis polemikan diskuton pri Hispanio/Katalunio… Diskutu vian politikan vidpunkton ĉe la YouTube-komentoj.