Blogarkivoj

Ĉokolada Linukso

Tiu ĉi komputila labortablo por Linukso montras ĉokoladan kolortemon kiu estas bela, mojosa kaj utila – kun aldona Firefox-temo laŭstile. Por havi ĝin en via ekrano, vi bezonos:

  • Kubuntu kun la temo “aya” de Plasma
  • Adaptita starto-paĝo por Firefox
  • Adaptita wp, qtcurve-agordaĵo, kolorskemo, deKorator
  • Ikonoj el ffw from gnome-look
  • Tajlorita konfiguro de conky


Pliaj detaloj (kaj fotoj!): The ChoKolate Linux Desktop [Flickr]

Financa Krizo: Mmm…

Kiu dum malfacilaj tempoj ne emis iomete konsoli sin per dolĉaĵoj? Ĉu ĉi ĉokolado je formo de pica diagramo reestigos ĉaĉaĉaon en la vivo de borsofiaskinto, la Mojose-teamo ne scias – sed kia bongusta ideo! :-)

La belaĵon kreis Kataluna ĉokoladofirmao Chocolat Factory. La foton oni… pruntis el la Hispana gazeto El País.

Delicaj Donacoj

La nedaŭra naturo de manĝaĵoj povas solvi problemon: ĉu ni donacos ion, kies dezireco estas nenia? Kiam ĉe dubo, provu manĝaĵojn. Sed anstataŭ tiun ordinaran ĉokolad-skatolon, klopodu esprimi vian personecon per io nekutima kiel ĉokolad-kovrita lardo, aro da Britaj fromaĝoj kun piroj aŭ eble makaronoj manfaritaj el New Orleans. Ankoraŭ ne certas? Por multaj aliaj friponaj ideoj vidu la gvidlibron Holiday 2008 Cool Hunting Gift Guide.