Blogarkivoj

Freneza Trajno Kiu Ne Haltos

Fervojaj inĝenieroj el Popola Republiko pridesegnas novan trajnon por la linio Pekino-Guanĝojo. Krom esti rapidega, ĝi kapablos envagonigi pasaĝerojn sen halti, nur malrapidiĝante ĉe la haltejoj. Legu (anglalingve) pliajn klarigojn kiel funkcios tiu mojosa veturigilo kaj spektu la etan filmon (mandarinlingve) ĉerpitan ĉe YouTube:

Raportoj Pri Haitio

Alice Liu, de El Popola Ĉinio, starigis rubrikon pri tertremo en Haitio en la lingvo Esperanto. Vi trovos fotojn, novaĵojn kaj informojn pri ĉinaj viktimoj.

Nekredeble Admirindaj Fotoj El La Olimpikaj Ludoj

Eĉ se vi jam spektis ĝin televide, certe vi estos ravita per la beleco kaj supereco de ĉi tiu foto-kolekto pri la Malferma Ceremonio, kadre de la Olimpikaj Ludoj en Pekino. (Ŝajnas ke Mojose estas nealirebla en Ĉinio, pro la Great Firewall Of China, sed ni daŭre esploros la teknikaĵojn).