Blogarkivoj
10.000 Homoj Vizitis La Blogon “Mojose”
Pli ol 10.000 vizitantojn havis la blogo Mojose okaze de ĝia unua jariĝo. 180 afiŝoj, 291 komentoj kaj 480 spamaj atakoj – kaj hej, ni daŭre vivas! La pinta artikolo estis Pafklik: La Intervjuo de Mojose, realigita de nia brila verkisto Laurent D. Gratulon, teamo!
Aleksander Osincev Lanĉas Blogon Pri iPhone En Esperanto
La 14an de Aprilo 2009 nia profesia kolego Aleksander Osincev lanĉis iPhoneo, blogo pri iPhone en Esperanto. Per ĝia belega WordPress-etoso, desegnita de DreamTemplate, la aŭtoroj enkondukas novaĵojn, programojn kaj ligojn rilate al la mojosa aparateto de Apple.
ALDONU AL VIA RSS-LEGILO: http://iphoneo.info/
20 Plej Bonaj WordPress-Etosoj Por Malgrandaj Entreprenoj
Ekde longa tempo WordPress estis uzita ekskluzive por la kreado de blogoj. Sed la CMS estas sufiĉe taŭga por aliaj specoj de retpaĝaroj, interalie pro ĝia mirinda sistemo de ŝablonoj. Nun oni komencas uzi ĝin ankaŭ por fari entreprenajn retejojn. Jen ni rekomendas liston el la 20 plej bonaj etosoj por WordPress, utilaj precipe al malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.
20 Best WordPress Themes For Small Business