Blogarkivoj
Estu Preta Por La Somero 2010
13a – 16a Majo
Beneluksa Kongreso de Esperanto
Antverpeno, Belgio
14a – 16a Majo
Anemona Renkontiĝo 2010
Lesjöfors, Svedio
21a – 24a Majo (pentekosto)
Germana Esperanto-Kongreso
Kaiserslautern, Germanio
2a – 6a Junio
Blue floras la genciano 6 (junulara semajnfino)
Baden-Virtembergo, Aŭstrio
27a junio – 5a julio
Roskilde Muzika Festivalo
Roskilde, Danio
17a – 23a Julio
OSIEK-Konferenco
Herzberg am Harz, Germanio
23a Julio – 6a Aŭgusto
SOmera MezEŭropa REnkontiĝo (SOMERE)
Jünkerath, Germanio
24a – 31a Julio
IJK Internacia Junulara Kongreso
Los Cocos, Kubo
3a – 9a Aŭgusto
IJS Internacia Junulara Semajno 2010
Pécs, Hungario
21a – 28a Aŭgusto
Itala Esperanto-Kongreso
Venecio, Italio
—
Opcioj abundas, kien vi iros?
Profiti Malplenecon Kaj Iĝi Famaj
Ne ĉiuj posedas ektarajn terenojn por konstrui mirindajn vastajn domojn, kelkaj heredas iom maloportunajn spacojn. Kial do lasi neuzitan paron de metroj inter unu konstruaĵo kaj la alia? Demandis sin belgaj arkitektoj Pieter Peerlings kaj Silvia Mertens kaj trovis la solvon. Por plenigi la 2.4 x 5.6 metrojn inter du domoj, en la urbo Antwerpen, ili konstruis la loĝejon, surmetite 4 containers (enhavilojn) unu super la alian, preskaŭ kvazaŭ LEGO brikoj. Ilia kreaĵo jam estas bendita kiel la plej streĉa domo de tuta la mond’ , sed troviĝas ĝuste en la mezo de distrikto de tielnomataj “ruĝaj lumoj”. Por distingiĝi, la konstruaĵo estas farbita en 4 koloroj, etaĵo post la etaĵo: unue estas blanka oficejo, poste verda kuirejo, sekvas ruĝa salono kaj finfine la nokta zono estas blua.
Rock Band Debutos En Eŭropo La 30an de Julio
Finfine! Longe atendita muzika videoludo Rock Band finfine debutos en Eŭropo ĉisomere. Harmonix, MTV Games kaj Electronic Arts konfirmis ke ĝi estos lanĉita la 30aN de Julio en Hispanio, Italio, Svislando, Svedio, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo. Dekomence, la eŭropa versio de Rock Band estos ekskluzive por Xbox 360, sed atingos aliajn platformojn ĝis la fino de la jaro.
Rock Band estas nova videoludo kie oni povas ludi kun kvar amikoj en virtuala rokbando. Oni povas esti kantisto, gitaristo, basisto aŭ drumisto kaj ludi kune hejme aŭ pere de Interreto. Ĝi uzas originalajn majstro-diskojn de gravaj artistoj kiel Rolling Stones, Deep Purple, KISS, Iron Maiden, The Who, Police, REM, Radiohead, Aerosmith aŭ Red Hot Chili Peppers.
Krom 58 kantoj haveblaj ĉe la Usona eldono, la Eŭropa versio de Rokbando enhavos 9 kanzonojn:
- Blur – “Beettlebum”
- Oasis – “Rock ‘n’ roll star”
- Tokio Hotel – “Monsoon”
- Muse – “Hysteria”
- Les Wampas – “Manu Chao”
- Playmo – “New Wave”
- Die Toten Hosen – “Hier Kommt Alex”
- Juli – “Perfekte Welle”
- H-Block X – “Countdown to Insanity”
Aliflanke, Rock Band ofertas preskaŭ 200 kantojn por elŝuti el la bazaro Xbox Live (kontraŭ pago de 160 Microsoft Points). La plena kaj ĝisdatigita kantolisto videblas ĉe http://www.rockband.com/?section=gameinfo.
Jen la probablaj prezoj de Rock Band en Eŭropo:
- Nur la ludo: 69,99€
- Drumo: 89,99€
- Senkabla gitaro: 69,99€
- Kompleta pakaĵo (mikrofono + drumo + gitaro): 169,99€