Blogarkivoj

Ironio

Eĉ se vi ne komprenas la katalun-lingvan tekston, tiu ĉi bildo estas tre ironia…

Inspiriĝu Ĉe iFest

Scientistoj kaj kreemistoj de tuta mondo kunvenos en Barcelono la 10-11an de Julio por partopreni festivalon por “entrepren-inspiriĝo” iFest. Du tagoj por altuŝi estontecon kaj kompreni kielmaniere kreemeco povas jam nun ŝanĝi nuntempecon. Estas antaŭvidata ĉeesto de entreprenisto Hiroshi Tasaka, TTT-guruo David Weinberger, profesoro de kibernetiko Kevin Warwick, kreinto de viv-sav-botelo Michael Prichard kaj dekoj de aliaj gastoj emaj kundividi kun ĉeestintoj siajn ideojn. Aparte de riĉa programo, ankaŭ okazos ekspozicio de objektoj, kiuj transformos niajn vivojn dum venontaj jaroj.

 

ifest2008