En trinkej’ amikec’ kaj pasi’
Jen kanto de la bando Gabinete Caligari, el la madrida pop-movado de la 80a jaroj, kiu fakte estas odo al trinkejoj! La muziko havas ian nuancon de rusa popolkanto, eĉ kun balalajkoj!
La filmeto estas subtekstigita en esperanto. Ĝuu kaj kunkantu! La tutan tekston vi trovos ĉi tie.
Rezolucio De La 95a Universala Kongreso De Esperanto
La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj, konsiderante, ke Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, konstatas:
- ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la riĉeco de la homaro;
- ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neŭtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj
- ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn,
Deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj, kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.
En Ajna Domo Kiel En La Via
Ĉu iam okazis al vi pensi, dum vi estas gasto de iu pasportservano, “Kiom mi ŝatus loĝi ĉi tie!” ? Ĉu eble vi revas ŝanĝi loĝlokon SEN aĉeti la novan ejon?
Por ŝanĝi la domon, por iom da temppo, ekzistas internacia reto de kontaktoj HomeLink, kiu kunigas homojn serĉantajn novajn impresojn.
Funkcias tiel: unue vi priskribas la propran domon ĉe la paĝaro kaj serĉas tion, kio plaĉas al vi. Se la posedantoj de tiu alia domo ŝatas la vian, vi rajtas “interŝanĝi” (laŭ kondiĉoj de la reto). Ne gravas, kiom granda kaj bela estas via loĝejo – ĉu kabano aŭ palaco -, gravas ke la priskribo estu sincera kaj plaĉu al iu alia.
Ĝenerale oni povas serĉadi ĉe tutmonda aŭ ĉe loka paĝaro, kiuj nuntempe nombras pli ol 30. Ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Belize, Australio, Ĉinio, Islando, Kenio, Havajo, Brazilo, Tunizio, Kostariko, Japanio kaj aliaj.
La servo ne estas senpaga; tio dependas de la lando. En Italio, ekzemple, oni pagas 120 eŭrojn por jara aliĝo. Onidire neniam okazas ŝteloj, ĉar ĉiu volas reveni al propra hejmo kaj trovi ĝin kiel ĝi estis antaŭe. Homelink, funkcianta ekde 1953 tute sukcese, konstatatas ke la membraro kreskas ĉiujare, malgraŭ la ekonomia krizo kaj aliaj ŝanĝoj de turismkutimoj.
Roboto Prenas Malvarman Bieron El La Fridujo
Finfine okazis, amikoj! Roboto PR2 de Willow Garage estis edukita por malfermi fridujon, serĉi la ĝustan biero-markon, kaj porti ĝin al vi. Hej, ĝi eĉ povas malfermi la botelon. Bonvenon al la futuro.