Category Archives: Vojaĝado

Aviadilos? Kunportu Ĉion En Unu (Man-)Pakaĵo

Nia skipano Chuck Smith kaj Klaku.net rekomendas ĉisemajne videon nomata “Kiel Kunporti Ĉion Kion Vi Volas En Via Manpakaĵo“. La kreinto de la amuza filmeto, elektronika inĝeniero kaj teknika tradukisto Brendan Lewis, sin nomas ‘globtrotulo’ kaj kreis propran blogon en pluraj lingvoj – inkluzive de Esperanto – por rakonti pri siaj tra-la-mondaj aventuroj.

VIDEO: Kiel Kunporti Ĉion Kion Vi Volas En Via Manpakaĵo

Kie Trovi Picon Kun Banano

Denove mojosan oferton proponas Londono. En picejo Eco-Restaurant, dank’ al posedanto Charmaine Wasif, estis inventita serio de picoj, kreitaj por gravedaj virinoj, kiuj tre ofte kapriĉas pri manĝaĵoj kaj do bezonas la plej variajn menuojn. Enkadre de “Gravedec-picoj” oni proponas 7 focaccie (picaĵojn), kiujn tradiciemaj pic-manĝantoj neniam alproksimigus al buŝo. Ekzemple, picaĵo kun mozarella-fromaĝo kaj glaciaĵo; kun favoj aŭ vinberoj; freŝa salmono, laktaĵ-salso, bifsteko, semoj de sunfloroj…

PS: se iu leganto malsatas, jen la adreso: 144 Chiswick High Road, Chiswick

Komputila Dorsosako Farita El Neopreno

Novjorka industria dizajna kompanio Built proponas tiun ĉi neoprenan dorsosakon por via tekkomputilo. La ĉefa kupeo entenas (kaj protektas) komputerojn inter 12–17″, dum du aliaj poŝoj provizas spacon por aliaj aĵoj. La produktoj de Built estas vendataj en pli ol 30 landoj kaj vi povas aĉeti ilin en 4.000 vendejoj, interalie en MoMa (la muzeo pri moderna arto de New York). U$ 80.

Turistaj Mapoj El Popularaj Urboj

Retejo OnionMap gastigas interaktivajn, alt-kvalitajn turistajn mapojn el popularaj lokoj de la mondo. Ekde New York ĝis Tokyo, de San Francisco al London, OnionMap klopodas kunigi ordinarajn, paperajn mapojn kun la aspekto kaj rimedoj de interfaco similaj al Google Maps. Oni povas foliumi popularajn vidindaĵojn, trovi hotelon, elekti restoracion kaj ĝenerale orientiĝi en fremda urbo. Probable ĝi ne uzindas por organizi tutan vojaĝon, sed por ekkoni ĉefajn turismajn vidindaĵojn OnionMap taŭgas.

Nova Muzeo Volas Halti La Tempon

Ĉu oni povas fermi en muzeo ian realecon en daŭra evoluo, ekzemple, infomadon? En Washington, apud Campidolium, malfermiĝis NewsMuseum (NovaĵMuzeo). Kreaĵo de Novjorkaj arkitektoj de Polshek Studio, ĝi aspektas kiel giganta 3-dimensia ĉiutag-gazeto. En ĝies 7 etaĵoj oni povas viziti la galerion kun ĉiuj fotoj- venkistoj de Pulitzer-premio aŭ ĉiuj fotoj memore la 11an de Septembro 2001, kun la ĉefpaĝoj de jurnaloj de la sekvanta mateno post la tragedio. En alia parto de la muzeo oni omaĝas 1800 ĵurnalistojn kiuj mortis “ĉe laboro” ekde 1837 – kaj ne mankas aŭtoj kun grataĵoj por montri minacojn de ĉi-metio. Ĉeestas ankaŭ infana zono kun kinejo kaj TV-studio, kie oni povas gustumi la emocion iĝi prezentanto por por unu tago.

Unuaj Impresoj Pri IJK2008

Moin ge-karaj,

por mi ĵus finiĝis la ĉi-jara IJK en Szombathely. Kvankam mi jam alvenis hieraŭ vespere mi nur nun entrajniĝis la karavananojn kiuj tranoktis ĉi-tie kaj nun povas zorgi por la ne tro interesaj aferoj kiel el-pakado, lavado, dormado, resaniĝo ktp.

Post iom da tempo vi povas esperi multegajn fotojn. Antaŭ la IJK mi (finfine) aĉetis belan kameraon kiu ĉiam akompanis min kaj helpis malkovri ŝokajn verojn pri la Ia IJK kaj siaj partoprenantoj.

Fakte estis multegaj homoj kiuj faris foton kaj komune donos al vi belan bildon pri la ĵus okazinta aranĝo. Esperu ilin dum la venontaj tagoj kaj semajnoj en la blogosfero de E-ujo.

Por rakonteti kaj ek-nutri vin: estis inter 300-400 homoj, fluis multe da alkoholo plene je bona dana karma, ni forte uzis la urban naĝejon: i.a. por akvo batalo, labambumado kaj kelkfoje eĉ por naĝi. Preskaŭ neniu vundiĝis dum la farado de la IJK (kaj tiuj kiuj estis feliĉe jam fartas pli bone). Okazis multegaj belaj prelegoj (kaj kelkaj de mi) pri temoj ene kaj ekstere de E-ujo. La vespera programo riĉis per diversaj grupoj. Eĉ okazis nokta programo. Nur – tuj post kiam mi transprenis la DĴ-pulton de Leo Sakaguchi dum la disko-nokto venis la gardistoj kaj ĉesigis min – ¿ĉu pro maltaŭga muziko? – sed tio tamen malhelpas ke mi denove disk-ĵokeumos.

La amasloĝejo ne estis vere amase, sed bonega loĝejo, kaj la manĝaĵo montris fortan britan influon al la evento. Cetere se vi iam faras kvizon pri la IJK-ejo de 2008; la nomo skribiĝas Szombathely, sed elparolas kiel Sombot-hej.

Bonan hejm-vojaĝon, spektadon kaj bonvenon ree al la vera vivo!

Via Martin B.

Nova Masko Por Foti Sub La Akvo

Someras en la norda hemisfero kaj vi intencas iri al la maro, sed tiu pasintjara Cybershot ne bambumadas kun la akvo. Feliĉe aperis Camera Mask, nova speco de plonĝ-okulvitroj kun integrita fotilo, preta por foti tiujn eksterordinarajn ĥeloniojn. Rezolucio je 3.1 megapikseloj, 16 megabajtoj de interna memoro kaj rezista al profundo de 5 metroj. Ne forgesu sendi al ni viajn fotojn de tiu ŝarko! 75 eŭroj ĉe Planeta Pluton.

masko

Lasermuro Ebligas Al Piedirantoj Piediri Trankvile

Gravan problemon de strata sekureco celas solvi Virtual Wall (Virtuala Muro), kreita per Ĉina desegnistino Hanyoung Lee. Ŝi transformis ideon de semaforo kun 3 lumoj por pli evidentigi la tradician signon “HALTU” al aŭtoj. Do anstataŭ enŝaltita ruĝa lumo, aktiviĝas lumiĝanta bariero, kiu “kuras” de unu strato-flanko al alia, ĝuste antaŭ la zono de piedirantaj strioj. La impreso de apudaj uloj estas efektive muro, kiu konsistas je densa ŝtofo de laseraj bendoj, bone videblaj de sufiĉe granda distanco (ĉirkaŭ 200m). Ĝi simulas ke iu estas transiranta la straton kaj multe pli forte motivigas aŭtomobilistojn halti. Ŝajnas bela ideo, sed ankaŭ tutcerte ege multekosta. Ĉu baldaŭ en grandaj urboj oni ankaŭ komencos montri reklamon sur muroj por kovri kostojn de instalado? Raportu viajn Minority Report-opiniojn en la komentoj.

La Plej Malgranda Aŭtomobilo Iam Ajn

Brita (fi)fama televidulo Jeremy Clarkeson (el Top Gear) ŝoforis tiun ĉi aŭteton interne de la ĉefkonstruaĵo de BBC en centra Londono. Farita en 1963 sur la Insulo Man, ĝi atingas 61 km/h kaj facile tireblas kvazaŭ valizo. Ŝajne ĝi ne multe vendiĝis, kaj neniam atingis Usonon; tamen pro la nuntempaj prezoj de nafto, ni jam pripensas aĉetadi! ;-)

Ve! La originala video sendita de Rolf malaperis!! (dankon Tusxar por informi nin)

Nu, jen la sama video per alia ligo:

Kie Diable Estas Matt? (2008!)

Antaŭ 2 jaroj video “Where The Hell Is Matt?” furoris en Interreto, montrante ulon el Connecticut en ekzotikaj lokoj tra la mondo, dancante kiel stultulo laŭ iu bela kanzono. Nun lia nova video en alta difino (HD) denove vervas kaj estas eĉ pli bona ol la originalo! Matt faras lian dancadon en tiel multe da lokoj, ke eĉ Pasport-Servanoj ĵaluziĝos. Kiel li faras tion? Kiel li pagas tion? Rezume, kio estas lia sekreto, por vojaĝi tiel multe? La respondoj vi trovos en la paĝaro de Matthew Harding.