Category Archives: Televido

Down-Sindroma Pupo Furoras En Usono

Gabriela, bronzhaŭta kun nuks-koloraj okuloj, ŝatas naĝi. Francesca, kontrare, estas blondhara kaj ŝa-te-gas pentri. Ili ne estas fratinoj, sed similas. Ambaŭ estas pupoj dediĉitaj al personoj kun Down-sindromo kaj rapide fariĝas popularaj ludiloj en Usono. Helga Parks vendas ilin ĉerete po 2000 jare, dum aliaj ludiloj de Donna Moore estas uzataj por terapeŭtaj celoj en malsanulejoj kaj lernejoj. Tamen ne ĉesas polemiko: ĉu tiuj ĉi pupoj vere helpas toleri aliajn aŭ temas simple pri pasonta modo? Ni ludu kune en la komentoj.

Israela Erotika Kanalo Plaĉas Ankaŭ al Araboj

Liberpensantaj kaj liberprogramantaj uloj de Tel-Avivo proponas sian solvon por la palestin-israela konflikto. Dum diplomatiaj iloj ne multe funkcias kaj pac-tenantoj ne ĉiam sukcesas, oni celas interkomprenon kaj pacon pere de lingvo de ĉies bazbezonoj. Sekvante la frapfrazon “Amoru, ne militu“, oni invitas spekti erotikan tv-kanalon “Parpar” , kie aktoras tute pace araboj kaj judoj kune. La nura kondiĉo por aktori kaj aperi en la elsendo: esti naskita en la Sankta Tero. Titoloj de filmetoj estas ĉarme lokaj: “Sekso koŝera, “La floro de milo kaj unu nokto” kaj klarigas intereson de ambaŭ flankoj. Aliroj al la paĝaro estas registrataj ne nur en Tel-Avivo kaj ĉirkaŭaĵoj, sed ankaŭ ene de araba mondo, kie pro sekureco kaj moralaj normoj ĝi maskas sin per “benzin-provizo“.

Noto: ni publikigas neniun bildon kune kun ĉi-informo, nek donas rektan ligon, malgraŭ la kutimoj de blogoj, ĉar supozeble kelkaj el niaj legantoj ankoraŭ ne atingis 18 jarojn.