Category Archives: Modo

Komputila Dorsosako Farita El Neopreno

Novjorka industria dizajna kompanio Built proponas tiun ĉi neoprenan dorsosakon por via tekkomputilo. La ĉefa kupeo entenas (kaj protektas) komputerojn inter 12–17″, dum du aliaj poŝoj provizas spacon por aliaj aĵoj. La produktoj de Built estas vendataj en pli ol 30 landoj kaj vi povas aĉeti ilin en 4.000 vendejoj, interalie en MoMa (la muzeo pri moderna arto de New York). U$ 80.

Cavalli Vestos Na Diet Coke En Milano

Roberto Cavalli ĵus kreis novajn botelajn desegnaĵojn por limigita eldono de Diet Coke (Coca-Cola Light, en kelkaj landoj), okaze de la Moda Semajno en Milano. La 300.000 kurbo-riĉaj ujoj havas animalan temaron; ĝi estas “sorĉa kaj virina, en tipa Cavalli-stilo”.


TV-Reklamo en Esperanto Volas Konfuzigi Spektantojn

La “Internacia Lingvo de kompreno” baldaŭ rolos en televida reklamo. Littlewoods Direct uzos Esperanton por reklami siajn vestaĵojn en Britio. Stephen Thompson de la Esperanto Asocio de Britio (EAB) diris, ke “ni kredas ke la utilo de Esperanto neniam estis tiel granda kaj ni avide atendas la aperon de la reklamo”. David Inglis, el Littlewoods Direct, opinias: “ni scias ke plejparto de tiuj, kiuj rigardos la reklamon, ne komprenos kion oni diras, sed la lingvo estas tiel bela kaj eleganta kiel niaj vestoj. Ni ankaŭ aldonos subtitolojn”. EAB kalkulas ke Esperanto estas parolita de 2500 homoj en Britio. Fervoruloj esperas ke la reklam-kampanjo helpos kreskigi la intereson por la lingvo.

Sakoj Por Mesaĝistoj

La nova Commuter Messenger Bag estas praktika sako kiu travivos vian moveman vivon dum multaj jaroj. Konstruita por rezisti pluvon kaj la rigorecon de biciklaj mesaĝistoj (samkiel Timbuk2), ĝi certe honoros la elspezitan monon. Kun tiom da poŝoj, bukloj kaj maŝoj, ĉi tiu ŝultra sako konformiĝos kun preskaŭ ĉio en viaj malmolaj, laboraj tagoj. Kun granda malantaŭa poŝo kun sekcioj por interalie poŝtelefono, la sako proponas facilan aliron al viaj aparatoj; interne, ekzistas dekroĉebla parto por portebla komputilo. Vi povas elekti diversajn kolorojn, kaj eĉ versiojn el reuzitaj plastaj boteloj. Prezoj startas je $160 por malgranda sako kaj $180 por mezgranda en la retejo de Rickshaw.

Nov-Zelanda Juvelaĵa Kolekto

Nov-Zelanda studio F3 Design pruvas, ke preskaŭ iu ajn materialo povas esti manipulita en la servo de kreiva esprimo. Kombinante industrian rustimunan ŝtalan draton (je diversaj dikecoj) kaj kupran manikojn, la desegna studio faras por ambaŭ seksoj juvelaĵojn, kiuj povus esti venditaj samtempe aŭ en aparta vendejo, aŭ en la 5a Avenuo de Novjorko. Nuntempe la kolekto konsistas je serio da brak- kaj orel-ringoj, kvankam evidentiĝas la potencialo por kolĉenoj, ringoj kaj aliaj korpaj juvelaĵoj.

guywireguywire

La kolekto Guywires povas esti aĉetita tra la Nov-Zelanda vendejo endemicworld.com

guywire

Koloraj Seruroj De Papaiz

Brazilaj desegnistoj rapide lernas pri la graveco desegni ekster la vestaĵa mondo. La limigita eldono de Band-Aids ke Alexandre Herchcovitch kreis por Johnson & Johnson antaŭ kelkajn semajnojn preskaŭ igis homojn volonte akiri vundojn, nur por porti tiel elegantajn tranĉ-protektilojn. Nun São Paulo-modistino Fabia Bercsek estas enŝlosita kun eksteruloj de la moda mondo je projekto por la aparatara kompanio Papaiz. Tiu kunveno celas ellabori originalajn pecojn por la “Somero 2009” kolekto. La grupo jam kreis serurojn laŭ la stilo de besto-haŭto, kaj bela flora sceno kiu referencas Japanion, omaĝe al la centjariĝo de  Japana enmigrado al Brazilo. Havi ŝlosilon por stilo ŝajne ne estas tro malfacila kiam oni havas ekipon kiel tiu ĉi.

papaizpapaiz

Unua 3D, Virtuala Komerco-Centro De La Mondo Debutas En Italio

Post jaroj da esploro, testado kaj favora malaltiĝo de postulado en tuta mondo, itala entrepreno Esimple ĵus lanĉis paĝaron kie oni povas, unuafoje, absolute ĉerete aĉetumi. VirtuyMall estas komerco-centro tri-dimensia, navigebla en reala tempo pere de avataro. Avataro kapablas fari ekzakte la samon, kion farus “normala” aĉetumanto – supreniĝi per aŭtomata ŝtuparo, konsultiĝi ĉe belaj kaj helpemaj vendistinoj, trinki kafon en iu trinkejo kaj, kio plej gravas, aĉeti ajnan varon en vendado. Oni povas promeni inter pli ol 50 vendejoj, ekde tiuj de vestaĵoj kaj hejmaj elektro-instrumentoj, ĝis ĝardinistiko aŭ parfumejoj. Ĉiuj varoj estas montritaj en ĉiuj dimensioj danke al digitalaj fotoj kaj speciala softvaro. La teamo de Virtuymall konfesas, ke ili estis inspiritaj de Second Life kaj celas ebligi pli rapidan kaj facilan 3D navigadon pere de modernaj softvaroj. La ideo de projekto estas igi emocian ankaŭ ret-komercon, kiu ĝenerale estas speco de aĉet-komparado sufiĉe “sterila”. Jam aliĝis ĉirkaŭ 50 vendejoj kaj teknike povus kunekzisti ĝis 600. Nune la paĝaro estas nur en la itala lingvo (en “Publika Beta” versio), kun multaj opcioj jam uzeblaj sed kelkaj aliaj prilaborotaj. Baldaŭ aperos ankaŭ fako-paĝaro komplete dediĉita al manĝaĵoj, do sufiĉos fidi je propra avataro por scii ĉu tiuj fragoj estas vere freŝaj.

virtuymall

Gisele Vestas Akvan Kostumon

Brazila ŝuo-fabrikanto Ipanema jam pasintjare lanĉis kampanjon, kie la supermodelo Gisele Bünchen vestas (digitale) kostumon faritan el akvo. Nepre klaku sur la ligo por vidi ĝin en sia originala grandeco!
gisele akva kostumo

Se vi somerumas en la Norda Hemisfero, ankaŭ vidu la novan, 2008-koleton de Ipanema-sandaloj.

Moda Semajno de São Paulo 2008

Gisele Bundchen estis sendube la ĉefa protagonisto kadre de la Moda Semajno de São Paulo, kie la plej bone pagata modelino  de la mondo defiladis por la firmao Colcci, post 3-jara malĉeesto en la foiro. Sed ankaŭ alia stelulo, Alexandre Herchcovitch, surprizigis la publikon per sia kolekto, inspirita de konfliktaj zonoj tra la planedo. Li proponis milit-aspektajn komplementojn kaj pastel-kolorajn vestaĵojn por virinoj, krom novaj interpretadoj de uniformoj uzataj en lokoj kiel Afriko aŭ Pakistano.

SPFW2SPFW