Category Archives: Kiel

Aviadilos? Kunportu Ĉion En Unu (Man-)Pakaĵo

Nia skipano Chuck Smith kaj Klaku.net rekomendas ĉisemajne videon nomata “Kiel Kunporti Ĉion Kion Vi Volas En Via Manpakaĵo“. La kreinto de la amuza filmeto, elektronika inĝeniero kaj teknika tradukisto Brendan Lewis, sin nomas ‘globtrotulo’ kaj kreis propran blogon en pluraj lingvoj – inkluzive de Esperanto – por rakonti pri siaj tra-la-mondaj aventuroj.

VIDEO: Kiel Kunporti Ĉion Kion Vi Volas En Via Manpakaĵo

Kiel Ĝeti Sian Amon Al Lŝiaj Piedoj

Kio okazas, se oni metas vortojn de amo kaj emociojn sur tapeton, por produkti kiun oni elspezis 300horojn? Kiom pezas la respondeco (mia, ĉar mi kreis gxin)  rilate la uzantojn?

Invitas pensi pri etika produktado  Jurgen Dahlmanns, aŭtoro de la  aro de  tapetoj en pura lano por Rug Star. En la foto: Like love/pain, 213’305cm,  realigita en Nepalo,  7.800eur

tapeto11

Kiel Plibonigi Vian Wi-Fi Preskaŭ Senpage

Se via router havas antenon, vi povas krei vian propran, hejm-faritan parabolikan pladon. Tiel vi povos orientigi la oscilojn al pli precizan direkton, kun gajnoj ĉirkaŭ 9 decibeloj. En freeantennas.com estas multaj tiaspecaj projektoj, sed la plej simpla nomiĝas Ez12 Windsurfer.

  1. Elŝutu la ŝablonon
  2. Printu ĝin en la originala grandeco. (Se vi pligrandigas ĝin, fakte la rezulto estos pli bona – ĝis 12dB – sed atentu ke la proporcio restu senŝanĝa [“keep square”])
  3. Formtranĉu laŭ indikiloj kaj faru la 6 truetojn
  4. Gluu aluminian paperon en la antaŭa parto de via nova reflektilo
  5. Kunligu la du partojn
  6. Surmetu la parabolikan pladon en la anteno…
  7. Ne dankinde!

Kiel Mezuri Distancon per Google Maps

Google Maps havas utilan funkcion kiu ebligas kalkuli la distancon inter du punktoj ie ajn sur la Tero – vi povus uzi ĝin por mezuri la proksimuman interspacon inter du urboj, kalkuli la grandecon de loka futbala kampo aŭ scii kiom for estas tiu nova oficejo de via hejmo. En la supra ekzemplo, ni mezuris la longecon de Manhattan-ponto (inter Brooklyn kaj NovJorko). En la ĉefa paĝo de Google Maps, simple klaku sur “My Maps” (“Miaj Mapoj”) kaj elektu “Distance Measurement Tool” (“Distanc-Mezurila Ilo”). Nun elektu du punktojn sur la mapo; la distanco tuj aperos (en mejloj aŭ kilometroj). Google Maps uzas rektajn liniojn por kalkuli la plej mallongan distancon, sed vi povas ankaŭ spuri kompletan vojon per pluraj klakoj en ĉiuj devioj kaj kurboj, kiel montrita sube:

En ĉi tiu ekzemplo ni mezuris la distancon inter la parkejo de Taj Mahal kaj la reala monumento – oni devas piediri 1,4 kilometrojn antaŭ ĝin eniri. Nun vi povos vere scii kiom for estas tiu komunloĝejo dum vintro frostas ekstere.

Kiel Paroli Maldece En Esperanto

Kanadano Roedy Green kompilis amuzan paĝon pri maldecaj vortoj en Esperanto. Kvankam ĝi havas fortan anglan rilaton, oni certe povas pligrandigi nian, aham, vortprovizon. Perlaj estas la dialogoj: “Saluton, furzujaĉo. Kie estas via bela pisujeto hodiaŭ? Ĉu ĝi estas en la onklina fekejo?”. Respondo: “Ne insultu min tiel, vi malbela piĉvizaĝo. Ĝi ne estas tie, sed sur la malpura kacujaro…” Eĉ Onklo Zam’ ne imagus tiun homaranan nivelon en nia lingvo! Liberigu vian vortaron en la komentoj.

Kiel Fari 100 Puŝ-ekzercojn Post Nur Ses Semajnoj

One Hundred Push Ups havas tre interesan trejn-programon kiel  komenci  kaj  sukcesi fari 100 puŝ-ekzercojn (push-ups)  post nur ses semajnoj. La retejo montras la paŝojn por atingi tiun-ĉi numeron, iom post iom, per tre detala plano je pluraj niveloj – laŭ via fizika kapablo sekvi ĝin.

Kiel Tajpi URL-ojn Pli Rapide En Via iPhone

iPhone enkondukis na “.com” kiel klavara mallongirejo por plirapidigi la tajpadon de URL-oj ekde kiam ĝi estis lanĉita, sed nun oni povas pligrandigi tiun eblecon por tajpi retadresojn kaj retpaĝojn. Unue, en Mobile Safari, simple premadu la “.com” butonon dum sekundo por vidi la aliajn eblecojn (nome “.net”, “.edu”, kaj “.org”). Due, kiam la klavaro havas la simbolon “@” sed ne havas la klavon “.com”, vi povas teni “.” (punkto) por akiri la samajn domajnajn mallongirejojn. Tio estas speciale utila kiam oni devas permane tajpi retadresojn aŭ plenigi formularojn en novaj programoj.

Kiel Diri Ĉion Per Nur Ses Vortoj

Komunikado en ĉi epoko de SMS-oj kaj blogafiŝoj iĝas ĉiam pli mallonga kaj rapida. Kaj la minaco estas perdi ĝies kvaliton; pro tio, kelkaj homoj studas japanajn haiku, dum aliaj relegas verkojn de Hemingway – kiu verkis faman brevan“For Sale: Baby Shoes, Never Worn” (esperante “Vendata: Infanaj Ŝuoj, Neniam Uzitaj”). Oni ne scias de kiu reprenis la ideon rakontad-arta, storytelling-revuo SMITH, kiu lanĉis ses-vortan defion inter siaj legantoj. Partoprenis diversaj aŭtoroj kaj famuloj, ekde Dave Eggers kaj Deepak Chopra ĝis Moby, kaj la verkaĵoj fariĝis libro, eldonita de Harper Perennial.

“Ses Vortoj”, la libro, aĉeteblas pere de Amazon:
Not Quite What I Was Planning: Six-Word Memoirs by Writers Famous and Obscure

Kiel Provi Linux En Via Windows

ubuntu

Prov-veturu Linux per Wubi, instalila programo por Windows kiu donas al vi la eblecon gustumi Linukson en via PC—senzorge pri partitions nek bootloaders. Simple ekzekutu la programon, restartigu vian sistemon, kaj elektu “Ubuntu” en la aperonta menuo. Wubi faras nenian ŝanĝon en via sistemo kaj vi tuj rimarkos la belecon de Ubuntu 8.04 Hardy Heron, kiu jam venas plena je utilaj programoj por ludi, labori kaj lerni.

Wubi estas senpaga kaj funkcias sub Windows 98, 2000, XP kaj Vista.

Kiel Pentri Johnny Depp En Via Komputilo

La sekva video instruos vin, kiel pentri la piraton Jack Sparrow en via komputilo en nur 3 horoj da laboro, uzante Adobe Photoshop CS3 kaj Adobe After Effects (video).