Category Archives: Filmoj

La Plej Radikala Veturila Filmo Iam Ajn

C’était un rendez-vous (“Rendevuo en Parizo”) estas mallonga filmo far de Claude Lelouch (1976) kiu fariĝis legenda inter amantoj de aŭtoj kaj cinéma vérité.

La legendo estas, ke la kinisto muntis kameraon fronte de sia Ferrari 275 GTB kaj invitis amikon, profesia Formula1-ŝoforisto, por trairi la koron de Parizo. La trajekto estus ekde Porte Dauphine, al la Louvre, ĝis la preĝejo Sacre Coeur. La afero okazus je la leviĝo de la suno.

Sed Lelouch neniam sukcesis ricevi la proprajn permesojn por fermi la stratojn por sia aŭto, kaj la filmo-bendo nur sufiĉus por registrigi 10 minutojn! La ŝoforo kompletigis la trajekton en 08:40 minutoj, je pinta rapideco de 324 km/h. En la filmo videblas ruĝaj trafiklumoj, kontraŭ-direktaj vojoj, piedirantoj… Kiam la direktoro debutis la filmon publike, Lelouch estis tuj enprizonigita. La filmo estis malpermesita kaj iĝis subgrunda… ĝis nun. Se vi ankoraŭ ne spektis ĝin, tenu la spiron kaj ĝuu la rajdon.

Galaksia aŭroro

La usona fotisto William Castleman regalas nian vidon per tiu ĉi mojose gapiga filmeto de la nokta ĉielo, farita laŭ la teĥniko de frosto-tempa fotografio.

Dum tuta nokto, li pafis po unu foto minute grandan areon de la ĉielo per larĝangula lenso; poste li muntis ilin en filmon je rapideco de 15 bildoj minute. Tiel, la ĉielmovo estas ŝajne akcelita. Por kapti la stel-lumon, la tempo-ekspono estis tre granda (20 sekundoj) sed tio garantias ankaŭ ke fajnaj detaloj, normale kaŝitaj al nudaj okuloj, estu brile montritaj.

La elektita ĉiel-areo havas pluson: ĝin trairas la nukleo de nia galaksio, Lakta Vojo, kies majesta ĉielitinero ĉefrolas la filmeton.

Indas tamen spekti la pli kvalitan originalan filmon ĉe Vimeo.

1938: La Unua IJK (video!)

Internacia Junularkunveno 1938

Sensona 23-minuta filmeto pri la unua IJK montras scenojn el la (tiam nomata) Internacia Junularkunveno en 1938, en kiu TEJO estis fondita. La renkontiĝo okazis en la nederlanda vilaĝo Groet, dum kiu oni fondis Tutmondan Junular-Organizon (TJO). En 1952 TJO ŝanĝis sian nomon al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kiu ekde 1956 estas la junulara sekcio de UEA. La filmo, ciferecigita danke al Esperantic Studies Foundation, finiĝas iom abrupte, sed post tiom da dancetoj kaj saltetoj oni satas, dankon.

SPEKTU: 1938, La Unua IJK

Atentu! La Ninja Kato Alvenas Vin

Primoka Video De Sub_18-Esperantistoj Fajras Polemikon Pri Katalunio

Internacia superstar dj Leo Sakaguchi publikigis ĉi tiun novan videon pri la Sub_18 Esperanto-Renkontiĝo kiu okazis en la germana urbo Naumburg. Sub_18 estas projekto kiu okupiĝas pri junuloj sub 20 jaroj; ili regule renkontiĝas, okazigas lingvo-kursojn, kaj ĝenerale diboĉumadas. La video primokas la akĉentojn de diversaj landoj kaj eĉ ekis polemikan diskuton pri Hispanio/Katalunio… Diskutu vian politikan vidpunkton ĉe la YouTube-komentoj.

Alŝutu Videon, Atendu Inviton Al Cannes

Ĉu vi memoras esti respektema en kinejo kaj dum komencaj subtitoloj ekas malŝalti vian poŝtelefonon? Pli bone ĉesu tuj, ĉar vi riskas maltrafi la tutan filmon! Jen filmo-formato mallongega – filmetoj, kiuj ne superas 60 sekundojn. Por popularigi ĉi-formaton, ekde la 6a ĝis la 13a de septembro en itala urbeto Prato okazas festivalo Videominuto. Esencaj kaj “elpremitaj”, konkursantaj filmetoj bezonas tuj kapti atenton de spektantoj: tempo devigas.

Fakte en monda nivelo, ekde Lisbono ĝis Novjorko ekzistas pli ol deko da similaj festivaloj. Ili bonege taŭgas kiel provejo por junaj kinofarantoj, sed ofte partoprenas ankaŭ sukcesuloj. Ekzemple, brazilan Festival do Minuto de 1991 partoprenis Fernando Meirelles, kiu nuntempe estas fama reĝisoro interalie konata pro Cidade de Deus (Urbo de Dio). Ankaŭ veras ke foje tiujn filmetojn atendas evoluo kaj reĝisoro poste faras “normalan” filmon.

TV-Reklamo en Esperanto Volas Konfuzigi Spektantojn

La “Internacia Lingvo de kompreno” baldaŭ rolos en televida reklamo. Littlewoods Direct uzos Esperanton por reklami siajn vestaĵojn en Britio. Stephen Thompson de la Esperanto Asocio de Britio (EAB) diris, ke “ni kredas ke la utilo de Esperanto neniam estis tiel granda kaj ni avide atendas la aperon de la reklamo”. David Inglis, el Littlewoods Direct, opinias: “ni scias ke plejparto de tiuj, kiuj rigardos la reklamon, ne komprenos kion oni diras, sed la lingvo estas tiel bela kaj eleganta kiel niaj vestoj. Ni ankaŭ aldonos subtitolojn”. EAB kalkulas ke Esperanto estas parolita de 2500 homoj en Britio. Fervoruloj esperas ke la reklam-kampanjo helpos kreskigi la intereson por la lingvo.

Nun Eblas Aĉeti La Ŝvebilon De Back To The Future

Dum oni atendas ke sciencistoj rompu la sekretojn pri levitacio, eblas aĉeti la originalan lignan ŝvebilon (kreita de Mattel) uzita de Marty McFly (Michael J. Fox) en Back to the Future II kaj III .  Ĝi estas nun sub aŭkcio! Kompreneble, temas pri “la plej bona ekzemplo el ĉiuj ŝvebiloj, kiuj travivis filmadon” sed ĉu ĝi meritas aŭ ne la $30,000+ prezo, estas via decido.

AKTUALIGO: La aŭkcio jam finiĝis. La ŝvebilo estis vendita kontraŭ 55.000 usonaj dolaroj.