Author Archives: Roĝer Borĝes
Roboto Prenas Malvarman Bieron El La Fridujo
Finfine okazis, amikoj! Roboto PR2 de Willow Garage estis edukita por malfermi fridujon, serĉi la ĝustan biero-markon, kaj porti ĝin al vi. Hej, ĝi eĉ povas malfermi la botelon. Bonvenon al la futuro.
Mirinda Salto En Oceana Truo Lasos Vin Senspira
La suba filmeto estis registrita en Bahamoj (Kariba Maro).
Plena Verkaro De Zamenhof Fariĝis Malmultekosta
Plena Verkaro de Zamenhof estas la plej granda eldonprojekto en la historio de Esperanto. Ludovikito (Ito Kanzi; 1918-2005) laboris super ĝi pli ol tri jardekojn, eldonante 56 volumojn kun originalaj kaj tradukitaj verkoj de L.L. Zamenhof, korespondaĵoj k.a. dokumentoj. Kelkaj volumoj jam elĉerpiĝis kaj kelkaj ne estis eldonitaj.
Kunlabore kun Libroteko Tokio kaj Esperantic Studies Foundation la Libroservo de UEA transprenis plejparton de la restantaj stokoj kaj draste malaltigis preskaŭ ĉiujn prezojn. La novaj prezoj estas jam registritaj ĉe la unuopaj titoloj en la reta katalogo de UEA, http://katalogo.uea.org/katalogo.php?kateg=pvz – anonco pri ili aperos en la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto.
La Libroservo de UEA konsilas mendi rapide, ĉar de kelkaj volumoj restas nur malmultaj ekzempleroj.
—
FONTO: Osmo Buller (Gazetaraj Komunikoj de UEA numero 385)
30 Belegaj Fotoj Pri Ondoj
Inspiriĝu! La somero alvenas en la norda hemisferio kaj jam estas tempo por iri maren.
VIDU PLI: 30 Belegaj Fotoj Pri Ondoj