Moin ge-karaj,
por mi ĵus finiĝis la ĉi-jara IJK en Szombathely. Kvankam mi jam alvenis hieraŭ vespere mi nur nun entrajniĝis la karavananojn kiuj tranoktis ĉi-tie kaj nun povas zorgi por la ne tro interesaj aferoj kiel el-pakado, lavado, dormado, resaniĝo ktp.
Post iom da tempo vi povas esperi multegajn fotojn. Antaŭ la IJK mi (finfine) aĉetis belan kameraon kiu ĉiam akompanis min kaj helpis malkovri ŝokajn verojn pri la Ia IJK kaj siaj partoprenantoj.
Fakte estis multegaj homoj kiuj faris foton kaj komune donos al vi belan bildon pri la ĵus okazinta aranĝo. Esperu ilin dum la venontaj tagoj kaj semajnoj en la blogosfero de E-ujo.
Por rakonteti kaj ek-nutri vin: estis inter 300-400 homoj, fluis multe da alkoholo plene je bona dana karma, ni forte uzis la urban naĝejon: i.a. por akvo batalo, labambumado kaj kelkfoje eĉ por naĝi. Preskaŭ neniu vundiĝis dum la farado de la IJK (kaj tiuj kiuj estis feliĉe jam fartas pli bone). Okazis multegaj belaj prelegoj (kaj kelkaj de mi) pri temoj ene kaj ekstere de E-ujo. La vespera programo riĉis per diversaj grupoj. Eĉ okazis nokta programo. Nur – tuj post kiam mi transprenis la DĴ-pulton de Leo Sakaguchi dum la disko-nokto venis la gardistoj kaj ĉesigis min – ¿ĉu pro maltaŭga muziko? – sed tio tamen malhelpas ke mi denove disk-ĵokeumos.
La amasloĝejo ne estis vere amase, sed bonega loĝejo, kaj la manĝaĵo montris fortan britan influon al la evento. Cetere se vi iam faras kvizon pri la IJK-ejo de 2008; la nomo skribiĝas Szombathely, sed elparolas kiel Sombot-hej.
Bonan hejm-vojaĝon, spektadon kaj bonvenon ree al la vera vivo!
Via Martin B.