Author Archives: amuzulo

Mia unua tago kun mia iPhone 3G

View this post in English

Mi antaŭmendis mian iPhone-n je la 1-a de julio, kaj finfine, hieraŭ (la 30-a de julio) ricevis ĝin! Preskaŭ ĉiam kiam mi parolas pri mia iPhone, iuj demandas pri prezoj. Do, mi pagis 150 EUR por la 16 GB blanka iPhone kaj 50 EUR monate por senlima Interreto (sed post 300 MB ĝi malrapidiĝas al modema rapideco).

Mi devas diri ke mi estas tre kontenta. La kapaŭskultiloj sonas multe pli bonaj kaj estas pli komfortaj ol miaj antaŭaj. Ĉio funkcias pli malpli senprobleme, krom se mi eliras programon tuj post kiam mi komencas ĝin kaj tiam neniu programo plu funkcias kaj mi devas plene restarti la tutan telefonon! Cetere, kiam oni aĉetas programo(j)n per la telefono, daŭras longe por sinkronizi poste kun la komputilo. Ankaŭ oni devas uzi iTunes por sinkronizi kiu iom ĝenas min…

Tamen, la funkciado de la telefono mem estas nekredeble bona! La plej utilaj programoj por mi:

  • Fahr-Info Berlin – publika transporto en Berlin
  • Germana-Angla vortaro (16 EUR)
  • Instapaper – legi retpaĝojn kiujn oni konservis por legi poste
  • Midomi – kanti ion kaj la programo rekonos ĝin!
  • Remote – regi iTunes de via komputilo per iPhone
  • Stanza – trovi senpagajn klasikajn librojn por legi
  • Twinkle – por uzi Twitter (cetere oni povas nun legi mojose ĉe Twitter!)

La plej amuzaj programoj:

  • Aqua Forest (6 EUR) – interesa fizika ludo en kiu oni manipulas akvon ktp
  • Aurora Feint – interesa enigma ludo
  • Crash Bandicoot (8 EUR) – bela aŭtokonkurso, simile al Super Mario Kart
  • Ikanoid (2,39 EUR) – ludo en kiu oni devas frapi pilkon kontraŭ brikoj, simile al Arkanoid
  • Labyrinth Lite Edition – gvidi pilkon tra labirinto
  • Last.fm – aŭskulti personigitan radiostacion
  • NearPics – vidi fotojn kiujn aliaj faris apud kie vi nun estas
  • PhoneSaber – fari lazerglavajn sonojn kiel en Star Wars
  • Tap Tap Revenge – oni devas frapeti laŭ la ritmo de la muziko

Estas pli ol mil programoj en la vendejo de iTunes, sed kompreneble mi ne povas uzi/ludi ĉion en la unua tago. ;) Se vi konas interesajn programojn aŭ utilaĵojn, nepre lasu komenton!

Kial Twitter?

Multaj homoj nuntempe demandas sin, “Mi aŭdas ke Twitter estas interesa por la Ret 2.0 grupo, sed mi tute ne komprenas ĝin!” Eĉ antaŭnelonge aperis blogero pri kiuj indas sekvi per Twitter, sed tiu verkanto eĉ ne uzas Twitter, kaj mi volas konvinki lin.

Twitter estas nur interesa, se vi uzas ĝin grupe, kaj tiel iom malfacilas ekkompreni ĝian utilon. Ĝi kvazaŭ estas maniero scii kion homoj faras inter siaj blogeroj, ekzemple. Se mi rigardas filmon, mi eble skribos pri tio en Twitter, sed tute ne indas sendi retpoŝton aŭ verki blogeron pri tio. Ankaŭ pro ĝia 140-signa limo, oni devas vere koncentriĝi pri kio vere interesas, kaj do oni ricevas ĉion resume.

Jen filmeto pri Twitter ĉe dotsub.

Vi kompreneble rajtas sekvi min (ChuckSmith) kaj (Esperanto) aŭ aliaj interesuloj. Se vi havas konton ĉe Twitter, nepre komentu ĉi tie por ke ni povu sekvi vin!