Nova Poemo Pri La Vorto “Mojosa”

Germana poeto Hans-Georg Kaiser proponas novan – kaj certe mojosan – poezion, nome “Mojosu!”:

Modernu, junu do laŭ stilo,
mojosa estu kaj kun brilo.
Vi ĉiam belu kaj bonegu,
en via viv’ moderno regu.

Vi estu cel’ de ĝojokrio,
pro  modernec’ junec’ kaj ĉio.
Nur la plej bonan el vi fosu!
Modernu ĉiam do! Mojosu!

Lia inspiro venis el komentoj pri FESTO 2010, sendube la plej mojosa evento de la jaro!

Posted on Aŭgusto 25, 2010, in Eventoj and tagged , , , . Bookmark the permalink. Komentoj malŝaltitaj ĉe Nova Poemo Pri La Vorto “Mojosa”.

Komentado estas fermita.

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: