En Ajna Domo Kiel En La Via

Ĉu iam okazis al vi pensi, dum vi estas gasto de iu pasportservano, “Kiom mi ŝatus loĝi ĉi tie!” ? Ĉu eble vi revas ŝanĝi loĝlokon SEN aĉeti la novan ejon?

Por ŝanĝi la domon, por iom da temppo, ekzistas  internacia reto de kontaktoj HomeLink, kiu kunigas homojn serĉantajn novajn impresojn.

Funkcias tiel: unue vi priskribas la propran domon ĉe la paĝaro kaj serĉas tion, kio plaĉas al vi. Se la posedantoj de tiu alia domo ŝatas la vian, vi rajtas “interŝanĝi” (laŭ kondiĉoj de la reto). Ne gravas, kiom granda kaj bela estas via loĝejo – ĉu kabano aŭ palaco -, gravas ke la priskribo estu sincera kaj plaĉu al iu alia.

Ĝenerale oni povas serĉadi  ĉe tutmonda aŭ ĉe loka paĝaro, kiuj nuntempe nombras pli ol 30. Ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Belize, Australio, Ĉinio, Islando, Kenio, Havajo, Brazilo, Tunizio, Kostariko, Japanio kaj aliaj.

La servo ne estas senpaga; tio dependas de la lando. En Italio, ekzemple, oni pagas 120 eŭrojn por jara aliĝo. Onidire neniam okazas ŝteloj, ĉar ĉiu volas reveni al propra hejmo kaj trovi ĝin kiel ĝi estis antaŭe. Homelink, funkcianta ekde 1953 tute sukcese, konstatatas ke  la membraro kreskas ĉiujare, malgraŭ la ekonomia krizo kaj aliaj ŝanĝoj de turismkutimoj.

About kataluna

Naskiĝis en Moskvo, nun loĝas en Bolonjo (IT). Esperantistiĝis en la jaro 2000 kaj ekde tiam aktivis en EK MASI/ REJM/ TEJO, kunlaboris kun CxEJ kaj IEJ Parolas la anglan, la italan, la hispanan, lernis ankaŭ rancan, katalunan lingvojn. Ĉefaj ŝatokupoj estas ne-holivuda kino, monda muziko, dancoj, vojagxoj, fotografio kaj nuntempa arto.

Posted on Julio 20, 2010, in Vojaĝado and tagged , , . Bookmark the permalink. 1 komento.

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: