Trovu Edz(in)on Per Esperantujo!
Esperantujo ne evitis sorton de eksteresperantujo. Inter multaj sociaj retoj, kiuj proponas konatiĝi ĉerete, montri fotojn, babilumi kaj voĉparoli ktp, celante igi homojn kunulojn, amorantojn kaj, kiu scias, geedzojn, tute kohere staras ankaŭ Edzperanto. Laŭ ideo de la paĝarprizorgantoj, ĝi estas la unua interreta renkontoj-servo, funkcianta pere de Lingvo Internacia. Edzperanto estas senpaga, malkiel alia paĝaro rilatoj.net, pagenda kaj kun multe pli da servoj.
Kreu vian profilon sur Edzperanto kaj komencu serĉi vian duan duonon!!!
Posted on Majo 14, 2010, in Teknologio. Bookmark the permalink. 6 komentoj.
La ĝusta prepozicio estus per (ne tra), ĉu ne?
“ideaj patroj” de tiu projekto uzas TRA-n. mi ne kuraĝis ŝanĝi ilian frapfrazon por verki la artikoleton, kvankam mi persone akceptus ankaŭ “EN esperantujo”
Mi komprenas:
Per => Esperantujo estas ilo uzata far la aliĝinto.
Tra => Esperantujo estas loko trairata far la aliĝinto.
Hm… Ĝuste nun tieas 24 malinoj kaj 2 inoj.
Ĉu hazarde, aŭ ĉu tio ion diras pri la ĝenerala situacio seksa de la esperantistaro? :-o
ne hazarde, laŭ mi. dum inoj lasis komputilon por promeni, danci ktp kaj trovi la kunulon, malinoj restis hejme por programi novan paĝaron:) kaj por poste ĝin reprogrami kaj prov-uzi.. )))
Mmm… tiu teorio daŭre konfirmiĝas: nun estas 43 viroj kontraŭ 7 inoj. Eble mi iros promeni iomete…