Internacia Konkurso por Filmetoj

Esperanto-asocio en Sainte Foy la Grande (Francio), unuafoje organizas IKF-on, Internacia Konkurso por Filmetoj. Ĝi celas reliefigon de tiu arto en Esperanto tra la mondo. La filmetoj, nepre en Esperanto (originale aŭ tradukite), povas daŭri 1 ĝis 15 minutojn. Bildkvalito, tamen, estu sufiĉa por larĝa ekrano (t.e., filmado per poŝtelefono ĝenerale ne bone taŭgas). Ili povas aparteni al jenaj kategorioj: aktualaĵoj, (mem)biografio, dokumentario, dublado (en Esperanto), fikcio, intervjuo, memprezento, muziko, porinfana filmo, teatraĵo, varbado, aŭ movbildoj (desegnita aŭ komputila filmo). Interesita? Kontaktu organizantojn pere de ikofo@orange.fr. Prezento okazos la 15an de Majo 2010; rezultojn oni anoncos en Junio 2010.

NOTO: La limdato por kandidatiĝo estas la 10a de Majo 2010. Ekfilmu!

Posted on Aprilo 23, 2010, in Filmoj and tagged , , . Bookmark the permalink. 2 Komentoj.

  1. kategorio – porinfana filmo – atentu : la vorto ‘porinfana’ povus facile esti misliterumata au miskomprenata – ekz ‘porrinfana’ au ‘porninfana’

  2. do kiun vorto uzi anstataŭ?

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: