Ĉu Pli Bonas Lui Aŭ Posedi Vian Domon?

Malfacilas respondi, sed Edmund Phelps, nobel-premiito pri Ekonomio en 2006, luas lian domon. La usona ekonomiisto ricevis US$ 1.500.000-monsumon sed diris ke li ne aĉetus la domon, kie li loĝas. Se vi komprenas la hispanan lingvon, oni rekomendas la legadon de artikolo verkita de Juan Ramón Rallo pri la ĝusta prezo de loĝejoj. Li asertas ke “estas esenca kompari la prezon de luado kontraŭ la prezo de aĉetado por la sama domo. Tiu rilato, heredaĵo de bursaj analizoj, oni nomas ‘PER’ (Price-earning ratio). Ju pli alta estas la PER-valoro, des pli kosta estos la aĉetumado kompare al la luado”.

Ekzemple, se apartamento kostas 480.000 eŭroj kaj oni povas lui ĝin kontraŭ 12.000 eŭroj jare, ĝia PER-valoro rezultos je la numero 40. Tio signifas, ke oni bezonos 40 jarojn por repreni nian nemoveblan kapitalon (la apartamenton) pere de la luado. Aliflanke, se iu apartamento posedas PER-valoron de 5, tio estus tre bona investo, ĉar ŝparante nur 5 jarojn el luado ni reprenus ĉiun nian monon.

Ĉu nia matematiko fuŝas? Aldonu vian sekretan formulon en la komentejo.

Posted on Januaro 27, 2010, in Financoj and tagged , , . Bookmark the permalink. 5 Komentoj.

  1. La afero estas multe pli komplika, ol vi prezentas. Pagante poiome por domo, oni fakte posedas iom post iom parto de la domo. La spezitan kapitalon oni rehavas post vendado de la domo — minus vendokostoj, interezoj, riparoj, impostoj, ktp. Se la prezo de la domo altighas, la domposedanto povas multe profiti, dum la luanto vershajne estos devigita pagi pli altan luprezon. Dum la 40 jaroj de pagado, luprezoj konstante kreskos, sed pagoj kontrau pruntepreno por domo restos same (en oftaj okazoj). Tio signifas, ke achetinto, kiu ekpagis por domo en 1970 eble pagas nun nur triono de luprezo en 2010 por simila domo — kaj la achetinto havas grandan kapitalon en la domo; povas esti ech pli, ol tiu pagis por la domo, char la valoro de la domo altighis dum la jaroj.

    Luado havas multajn avantaghojn — chefe ke oni estas libera forlasi la domon kaj ekhavi novajn. En multaj lokoj, kie domprezoj nun malkreskas, au kie prezoj altighas preter racia limo, luado estas tre sagha.

    Do, mi nur volas emfazi, ke PER ne estas la nura grava cifero. Rolas ankau interezo, inflacio, kurzoj, borsoj, impostoj, kaj multe aliaj faktoroj!

    (Mi ne legas la hispanan, do mi ne legis la artikolon de Juan Ramon Rallo. Pardonu, se tiu supra informo estas jam menciita en la artikolo.)

  2. Jes, ĉu finance indas aĉeti la domon, dependas de la PER (fakte iom modifita varianto, kiu ankaŭ enkalkulas riparkostojn, impoŝtojn ktp.) kompare al la interezoj por preni monon (se oni ne havas la monon jam, kiel nia nobelpremiito).

    Se oni per aĉetado ŝparas (t.e. ne elspezas por lupago, enkalkulante kromkostojn) ĉiujare X% de la kostoj de la aĉeto kaj la onta vendoprezo estas la sama kiel la aĉetprezo, tio indas principe kiam la interezoj estas malpli ol X%, kaj malindas kiam la interezoj estas pli alta ol X%.

    (Se oni jam havas la monon, komparu kun atendita rendito de alternativa investo.)
    Problemo estas, ke ofte pluraj tiaj faktoroj ne estas konataj antaŭe, ekzemple onta vendoprezo, lupagokostoj, interezoj, riparkostoj, kaj tial multaj homoj preferas resti luprenanto, kio estas malpli riska.

    (Krom tio, ke oni kutime bezonas ioman minimuman kapitalon por ricevi la krediton.)

  3. mia sekreta formulo jenas: la prezo de la domo devus duobliĝi po 10 jaroj. Per ekzemplo, se vi aĉetis domon en 1974 kontraŭ 100.000 dolaroj, je la jaro 1984 vi devintus vendi ĝin kontraŭ 200.000

  4. Mi pensas, ke bone investita mono kreskas averaĝe je ĉirkaŭ 4 % super inflacio. Do prezo de domo egalu al proksimume 25 jaroj da lupago.

    Aĉeti sian domon ofte estas bona maniero investi monon, speciale ĉar la registaro kutime donas impostavantaĝon por tio. Se oni estas nek tre riĉa nek tre malriĉa, ĝenerale impostoj estas la ĉefa faktoro, kiam oni decidas kiel investi monon.

  5. jen komikso pri tiu temo:

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: