Ĉu Estas Limoj Por Amo?

La respondon ni trovos Somere 2010 ĉe kelkaj filmfestivaloj, kie spekteblos dokumentario Lovetrips (amvojaĝoj). Itala reĝisoro Carlo Pisani, kiu enamiĝis en Svislandino antaŭ 9 jaroj kaj venkis monkonkurson de Eŭropa Kultura Fondo, nun estas preparanta filmadon pri malproksimaj enamiĝintoj kaj diversaj spertoj kiuj ekas en ĉi-specaj rilatoj.

lovetrips

Ĝis la 30a de novembro oni  serĉas  homojn, kiuj vivas internacian amrilaton ene de EU.  Simple aliĝu al la projekto – post 4 semajnoj vi scios ĉu oni elektis vin kaj vian kunul(in)on por filmado. Aĝo, sekso kaj nacieco ene de Eŭrop-Unio ne gravas. Nek gravas bone paroli la anglan, ĉar oni rajtos rakonti sian amhistorion en la denaska lingvo.

About kataluna

29jara, naskigxinta en Moskvo (Rusio), nun logxanta en Bolonjo(Italio). Esperantistiĝis en la jaro 2000 kaj ekde tiam aktivis en EK MASI/ REJM/ TEJO, kunlaboris kun CxEJ kaj IEJ. Ofte partoprenas naciajn kaj internaciajn e-arangxojn, estis organizanto de kelkaj el ili. Prelegis cxe KAEST en 2006. Parolas la anglan, la italan, la hispanan, lernis ankaŭ francan, katalunan lingvojn. Ĉefaj ŝatokupoj estas ne-holivuda kino, monda muziko, dancoj, vojagxoj, fotografio kaj nuntempa arto.

Posted on Oktobro 5, 2009, in Filmoj, Vojaĝado and tagged , , . Bookmark the permalink. 1 komento.

  1. dankon al ĉionscianta google mi ektrovis blogon, kie oni rakontas pri filmado. vidu vizaĝojn de niaj samideanjo ĉe http://lovetrips-making.blogspot.com/2010/01/zakpane-pl.html
    espereble ilia historio aperos en fina versio de filmo.

    krome, ekzistas grupo ĉe Facebook, kie estas ankoraŭ pli da espoj!

    miajn bondezirojn al filmitoj kaj al filmteamo!

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: