Via Revata Komputilo

Bildo de Acer Aspire Revo

Acer prezentas etan tablo-komputilon kun surpriza esperanto nomo: Acer Aspire Revo.

Malgraŭ sia grando, la komputilo NE estas tia tek-komputilo kun alkroĉitaj klavaro kaj ekrano. Ĝi estas normala, sed malgranda, tablo-komputilo kien oni devas plugi eksterajn aparatojn: klavaron, ekranon, pliajn diskojn… por tia celo ĝi havas konvenajn plugingojn inkluzive de 6 USB-kajoj.

Ĝin nutras procesoro Intel Atom 230 (1,6 GHZ) kaj grafik-karto Nvidia Ion. Laŭrecenze, ĝi tre bone kapablas pri video-ludoj, videumado kaj aliaj potenc-ŝarĝaj taskoj. Krome, ĝi estas silentega. Verŝajne, la preferata operaciuma sistemo pro ĝia merkatumado estos Windows Vista, sed la recenzoj parolas ankaŭ pri versioj kun Ubuntu.

Acer Aspire Revo, ja estas reva komputilo!

Posted on Julio 8, 2009, in Teknologio and tagged , , . Bookmark the permalink. 6 Komentoj.

  1. Mojose !

    En mia urbo, oni vidas reklamon pri ia poŝtelefon-servo (de la firmao “Bouyges Télécom”), kiu nomiĝas “Ideo” !

    Esperanto progresas terure en la komerca mondo !

    Vidu ankaŭ miajn esperantajn kreaĵojn en la reto :

    http://esperanturboj.wordpress.com/
    (taglibro pri la urboj, kiuj uzas esperanton en iliaj oficialaj retejoj kaj en la urbo mem)

    http://worldtv.com/esperanto_muziko_tv
    (la nomo sufiĉas por bonkompreni la enhavo, ĉu ne ?)

    http://worldtv.com/no_englisch_mtv/
    (… same)

  2. Esperanto progresas terure en la komerca mondo !
    Jes, vi pravas! Vd. kolekton de esperantaj komercaĵoj tie: http://www.ikso.net/lavenko

  3. Ĉu ok gigabajtoj da spaco? Tio estas malpli ol kun mia aktuala, malnova komputilo. Mi komprenas la malgrandajn, kristalbazitajn ĉefdatumportilojn el vidpunkto de stabileco, sed mi bezonus ion pli bona.

    Nu, Ubuntu ne estas mia favorata distribuaĵo de Linukso, sed ĝi estas sendube preferinda ol io de Mikrosofto. Mi rekomendus RPM-bazitan distribuaĵon. Mi opinias, ke Ubuntu estas populara pro ĝia facileco; t.e. oni simpligis ĝin por la homamaso, elprenante tiajn, kiaj ni spertoj ŝatas.

    • La “normalaj” versioj de tiu REVO enhavas diskan (ne solid-statan) datumujon je 160 Gb.

      Solid-stataj malgrandaj datumujoj estas tipaj en net-komputiloj, sed ankoraŭ ne en tablo-komputiloj.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: