La Plej Radikala Veturila Filmo Iam Ajn

C’était un rendez-vous (“Rendevuo en Parizo”) estas mallonga filmo far de Claude Lelouch (1976) kiu fariĝis legenda inter amantoj de aŭtoj kaj cinéma vérité.

La legendo estas, ke la kinisto muntis kameraon fronte de sia Ferrari 275 GTB kaj invitis amikon, profesia Formula1-ŝoforisto, por trairi la koron de Parizo. La trajekto estus ekde Porte Dauphine, al la Louvre, ĝis la preĝejo Sacre Coeur. La afero okazus je la leviĝo de la suno.

Sed Lelouch neniam sukcesis ricevi la proprajn permesojn por fermi la stratojn por sia aŭto, kaj la filmo-bendo nur sufiĉus por registrigi 10 minutojn! La ŝoforo kompletigis la trajekton en 08:40 minutoj, je pinta rapideco de 324 km/h. En la filmo videblas ruĝaj trafiklumoj, kontraŭ-direktaj vojoj, piedirantoj… Kiam la direktoro debutis la filmon publike, Lelouch estis tuj enprizonigita. La filmo estis malpermesita kaj iĝis subgrunda… ĝis nun. Se vi ankoraŭ ne spektis ĝin, tenu la spiron kaj ĝuu la rajdon.

Posted on Junio 2, 2009, in Filmoj and tagged , , , . Bookmark the permalink. 10 Komentoj.

  1. bilanciosociale

    Tre bela!

  2. verdire la legendo estas ege mojosa… tamen la vera auxto uzita estis Mercedes-Benz 450SEL 6.9. Sxajnas ke la kinisto kunigis la sonon de la Ferrari kun la bildoj registritaj!

  3. Verdire, la koro pli akcelis ol kutime, mi eĉ ĝuis la rajdon, kiel vi diras, sed neniam povis forgesi ke tio estas vere mortiga ludo. Kelkaj leĝoj estas tre pravigeblaj pro ia vivrilate nepra neceso, aŭ ĉu vi konsideras ke enprizonigo de Lelouch estis superflua aŭ stulta ? Fakte de tio fontas mia komento : kion vi intencas diri per tiu artikolo ?

    Plurfoje la ŝoforo evitas verajn aŭtojn, sed oni ne bone vidas, ĉu homoj vere havis akcidenton por la timo, kiam ili vidis tiun frenezan aŭton preter si. Ĉiuokaze li havis bonŝancon, se vi bone rigardas. Verŝajne la filmisto tute fajfis pri tio. Oni povas esperi ke homoj ne provos imiti tion, sed kompreneble oni ne povas eviti, kun aŭ sen filmo …

    Mi tamen ne sukcesis trovi la ĝustan momenton por vere senti same kiel mia filo sentis mem, en la lastaj sekundoj antaŭ la renkonto kun la kamiono kiu mortigis lin antaŭ du monatoj. Nur tion mi serĉis fakte en tiu filmo, lastan kunsenton, lastan korbategon pro la ekvido de la okazintaĵo ĵus antaŭ la ŝoko, kaj dispremo de la kapostoj. Poste, dum unu nokttago, preĝi por ke li neniam vekiĝu. Kaj adiaŭi.

    Vere ne eblas konsideri tiun ludon glora, arta, enhav-aldona en via blogo. Ne helpas la lasta bildo : ankaŭ mia filo veturis al la koramikino, tiun aprilan posttagmezon. Tiun filmon mi evidente ne montros al liaj gefratoj. Ĝi montras nur kiel Lelouch estis fakte ege memcentrisma, preta oferi aliies vivon.

    Mi bedaŭras, vidu, sed estas interese kiel aferon oni povas senti tute malsama laŭ la cirkonstancoj kaj la vidangulo. Kompreneble, sentu vin libera ne aperigi tiun komenton. Ĝi estas ĉefe privata, sed faru laŭvole, ne gravas.
    Elkore,
    Mari-elen

  4. mi iom dubas, cxu tiu cxi filmo estas “vera kino” (cinema verite). cxu temas pri muntado? aliflanke, gxi estis registrita en la komenco de la 70’aj jaroj, do estis multe malpli da auxtoj surstrate ol hodiaux. cxu iu parizano scias, kiom da tempo oni bezonas por fari tiun trajekton?

  5. Nu prave ne estis Ferrari sed tiatempe la plej luksaj “limuzinoj” kostis US$16,000 kaj la Mercedes 6.9 cxirkaux $40,000 – tio estis multe pli ol Rolls-Royce!!!

  6. Direktoro John Frankenheimer ankaux uzis unu 6.9-mercedes en tiu fama rajda sceno el la filmo “Ronin” (1988). Mari-Elen, mi komprenas vian doloron kaj esprimas mian kondolencon.

  7. Hmm. Ĝi ŝajne ne spekteblas en Svedio.

  8. Ĝi ankaŭ ne spekteblas en Ĉeĥio…

  9. Malgraux la enuigxo, ankaux mi spektis la filmeton, cxiujn gxies 8 minutojn. Tamen suficxus nur 1 aux 2 minutoj por percepti la rapidegecon kaj ekkonscii ke tio portas neniun artan valoron, nek la lasta kadro, kaj tio estas nur “amuzigxo”, dangxera kaj kontrauxlegxa.

    Rememorigas iom tiujn filmetojn, kie oni mortigas bestojn kaj diras ke tio estas tielnomata performance de nuntempa arto. Ankoraux unu provo, ke interna cenzurado, bazita sur valoro de vivo, ne funkcias(((((

    PS
    Mi pensis ke suficxe bone konis kreajxojn de Lelouche, se mi ne sciis pri ekzisto de cxi-filmo. Gxi restu subgrunda cxar apenaux gxi iam estos konsiderata lia cxefverko.

  10. mi ŝanĝis la video-fonton, espereble nun ĝi videblas en aliaj landoj.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: