Galaksia aŭroro

La usona fotisto William Castleman regalas nian vidon per tiu ĉi mojose gapiga filmeto de la nokta ĉielo, farita laŭ la teĥniko de frosto-tempa fotografio.

Dum tuta nokto, li pafis po unu foto minute grandan areon de la ĉielo per larĝangula lenso; poste li muntis ilin en filmon je rapideco de 15 bildoj minute. Tiel, la ĉielmovo estas ŝajne akcelita. Por kapti la stel-lumon, la tempo-ekspono estis tre granda (20 sekundoj) sed tio garantias ankaŭ ke fajnaj detaloj, normale kaŝitaj al nudaj okuloj, estu brile montritaj.

La elektita ĉiel-areo havas pluson: ĝin trairas la nukleo de nia galaksio, Lakta Vojo, kies majesta ĉielitinero ĉefrolas la filmeton.

Indas tamen spekti la pli kvalitan originalan filmon ĉe Vimeo.

Advertisements

Posted on Majo 27, 2009, in Filmoj, Fotografio and tagged , . Bookmark the permalink. Komentoj malŝaltitaj ĉe Galaksia aŭroro.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: