Printu Per Kafo

11

Imagu tion: vi devas skribi malfacilan raporton. Por koncentriĝo vi preparas iom da kafo. Antaŭ la komputilo vi lante trinkas la kafon, dum vi per fingroj kaj vekiĝanta cerbo solvas la taskon. Poste – vi malplenigas la kafofiltron en la inkujon de via printilo. Vi komencas ŝovi la inkujon dekstren kaj liven permane. Iom post iom aperas papero kun via raporto, presita tute per postkafaĵo kaj manforto…

Tio povas nun iĝi veraĵo dank’al invento de Jeon Hwan Ju, kiu fasonis la naturamikan printilon RITI por dizajnokonkurso. Laŭ onia scio ĝi ankoraŭ ne amasproduktiĝis, sed espereble la kafprintilo iam estos vendata… Kaj se vi teemas, neniu problemo: RITI ankaŭ povas uzi eluzitajn tefoliojn kiel inkon… Ĉu taŭga ilo por moderna gufujo?

[fonto: interalie http://is.gd/iihX]

Advertisements

Posted on Aprilo 24, 2009, in Dizajno, Teknologio and tagged , , . Bookmark the permalink. 1 komento.

  1. jes, jes, utilus en e-ujo! se oni okazigus la gufujon ANTAUX iu renkontigxo, poste oni povus printi suficxe da kajeroj por bonvenigi partoprenantojn:)

%d bloggers like this: