Kiel Alkroĉi Dosieron En Gmail El Vindoza Kunteksta Menuo

Jes, eblas alkroĉi dosierojn en Gmail aŭ YahooMail rekte el la kunteksta menuo de Windows. Affixa oferas tiun eblecon senpage por privata uzo kaj ekde £2 por entreprenoj. Simple instalu la etan softvaron kaj elektu “Launch Gmail after creating a draft message”.

Nun vi povos dekstre alklaki “Sendu al -> Poŝtricevulo”  el la kunteksta menuo por alkroĉi dosierojn. Vi devos esti ensalutita en Gmail pere de via defaŭlta retumilo; tiam la programo portos vin al “Nova Mesaĝo”, preta por sendo.

Advertisements

Posted on Marto 21, 2009, in Kiel, Teknologio and tagged , , , , . Bookmark the permalink. 2 komentoj.

  1. Bjørn A. Bojesen

    Aĥ, Vindozo… :-O

    (Nu jes, uzantoj de Macintosh kaŭ Linux ĉiam iom arogas! Kaj kompatas la plejmulton de la komputilanaro…)

  2. ubuntu-fanatiko

    mi ne scias kiel fari tion en linukso. sed cxiokaze temas pri utilega konsilo. mi provos gxin en mia vindoza/gmail masxino.

%d bloggers like this: