Monato lanĉas PDF-version, maltrafas jarcenton

En la 20a jarcento, la prezoj de la varoj estis kalkulitaj laŭ la distribuadaj kostoj. Esence, temis pri fizika spaco en vendejo – bretoj. Sed la 21a jarcento funkcias ankaŭ alimaniere; ĝia plej elstara medio, Interreto, estas landogranda ekonomio kie normale la prezoj de aĵoj estas “nulo”. Tio estas senprecedenca kaj fakte tute kompreneblas, ke ne ekzistis ekonomiaj modeloj por senpagaj aĵoj ĝis nun. En cifereca mondo, ekzistas 2 negocmodeloj ĉirkaŭ senpagado: la tradicia modelo, kiu nomiĝas du-flanka merkato, kaj la nova modelo, konata angle kiel “Freemium” (free+premium), bazita sur la ebleco komerci du malsamajn versiojn de produkto. (La tradicia modelo transiras pli kaj pli al la nova modelo). La ĵusa apero de PDF-versio de Monato, la plej grava revuo en Esperanto (eldonata de Flandra Esperanto-Ligo kaj legata tutmonde), montras ke oni ankoraŭ ne bone komprenas la novan ekonomion. Ĉu iu en la mondo legas, regule, AJNAN revuon en tiu formo? Ne. PDF utilas, kaj fakte tre bonas, kiam oni volas printi dokumenton; sed por ordinara legado, komputila ekrano ege malbonas. La solvo: pligrandigi la revuon (8.000-vortaj artikoloj! tutpaĝaj plenkoloraj fotoj! moderna aspekto!) kaj krei retejon kun altkvalita enhavo. Altkvalita enhavo estas 1. la TUTA enhavo de la presita revuo (liberigu ĝin!), ne por legi – ĉar neniu legos ĉion – sed por ke ĝi estu referencita tra la reto; neniel en PDF-formo sed jes ja en ordinara teksto-formo, plibeligita de profesie farita stilfolio; kaj 2. originalaj, mallongaj artikoloj pri mondaj novaĵoj, tiel ke retemulaj esperantistoj legos ĝin aŭtomate per RSS (Monato jam publikigas RSS-fluon, kvankam la kompleta enhavo legeblas nur de abonantoj). Estas pluraj manieroj mezuri Interretan sukceson: adeptoj ĉe Twitter, amikoj en Facebook, Farbskatol-voĉdonoj, ligoj el Libera Folio. Ili ĉiuj estas senpagaj, sed kontribuos al la plej grava metriko: abonantoj de la fizika produkto, la revuo Monato. Retaj statistikoj havas rektan rilaton kun la reala ekonomio – la monero nuntempa estas PageRank, kaj oni konvertos la aperon ĉe l’ pinto de serĉo-rezultoj al trafiko en la retejon, kiu siavice kreskigos la kvanton de pagitaj anoncoj (kaj en la retejo, kaj en la revuo). Revuoj havas plurajn enspezfontojn, sed ĉiukaze ili estas entreprenoj kiuj vendas spacojn por anoncoj. Pro tio, ĝi devas sin teni per la anoncoj, ne nur por la abonantoj. Anoncoj daŭre estos efikaj kaj revuoj sendube restos taŭgaj por anoncantoj. Monato ne estas ĵurnalo, nek eta semajna gazeto; ĝi estas la ĉiumonata referenca publikaĵo en Esperanto. Oni ne konkuras kontraŭ Interreto, samkiel libroj ne konkuras kontraŭ Interreto. Temas pri malsamaj medioj. Monato povas havi rekordan jaron en 2009, sed tio postulos lerni kiel sukcesaj revuoj kiel The Economist, Wired, NatureScience adaptiĝis al negocaj modeloj de la aktuala jarcento.

Posted on Februaro 17, 2009, in Teknologio and tagged , , , , , , , , , . Bookmark the permalink. 3 Komentoj.

  1. Bjørn A. Bojesen

    Konsentite ke Monato malmojosas.
    Tamen ĉu tia ĉi artikolo ne trovus pli da legantoj en Libera Folio?

  2. Prave. Okulfrape sxangxas la financaj rimedoj cxe la tutmonda gazetaro. Nur mirakle hodiauxa periodajxo eltenas sin nur per la mono el la abonantaro de papera versio. Interrete mono el reklamoj signifas alternativan oksigenon por administri tian aferon. Tiusence adaptigxi estas simple pluvivi. Tamen mi kredas, ke Monato ne fosiligxis kaj baldaux gxia skipo trafos la gxustan manieron ekvilibrigi paperan kaj virtualan versiojn de tiu grava revuo.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: